Google Ads

Google Ads
antaŭe AdWords

Programisto Google
Programtipo reta varbado
Retejo Oficiala retejo
vdr

Google Ads (antaŭe Google AdWords)[1], trad. «reklamoj de Google», estas platformo por interreta reklamado evoluigita de Google, per kiu reklamantoj povas montri koncizajn reklamojn, servoproponojn, produktolistojn aŭ filmetojn al retuzantoj.[2] Ĝi povas meti reklamojn kaj en la rezultojn de serĉiloj kiel la Gugla Serĉreto kaj en ne-serĉajn retejojn, moveblajn programojn kaj en filmetojn.[3][4] Servoj estas ofertitaj laŭ preza modelo nomata "pago per klako" (PPK).

Google Ads estas la ĉefa fonto de enspezo por Alphabet Inc, kontribuante 168,6 miliardojn da usonaj dolaroj en 2020.[5]

la sidejo de Alphabet kaj la multaj subprojektoj de Google en la konzerna centralo Googleplex (Guglpleks) en Mountain View
  1. sciigo la 24-an de julio 2018 (angle). “Google AdWords is now Google Ads (trad.Google AdWords nun estas Google Ads”.
  2. memprezento How Google AdWords Works ("Kiel Funkcias Google AdWords") en la firmaa retejo (angle)
  3. artikolo About targeting for Display Network campaigns ("Pri celado por kampanjoj por Vidira Reto") en la firmaa retejo, vidate la 11-an de aprilo 2020 (angle)
  4. artikolo About the Google Search Network ("Pri la Google Serĉreto") en la firmaa retejo, vidate la 11-an de aprilo 2020 (angle)
  5. gazeta komunikaĵo "Alphabet announces fourth quarter and fiscal year 2020 results" ("Alfabeto anoncas rezultojn de la kvara kvaronjaro kaj fiskojaro 2020")

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search