Gooise Meren

Gooise Meren
la kastelo de Muiden
la kastelo de Muiden
la kastelo de Muiden
nederlanda municipo (2016–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58 524  (2021) [+]
Loĝdenso 796 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 17′ N, 5° 10′ O (mapo)52.2833333333335.1666666666667Koordinatoj: 52° 17′ N, 5° 10′ O (mapo) [+]
Areo 73,5 km² (7 350 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gooise Meren (Nederlando)
Gooise Meren (Nederlando)
DEC
Situo de Gooise Meren

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gooise Meren [+]
vdr
la historia urbokerno de Naarden

Gooise Meren estas municipo de Nederlando. Ĝi situas en la sudorienta parto de la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando. Komence de 2021 en la municipo vivis 58 524 loĝantoj.

La municipo ekestis je la 1-a de januaro 2016 pro fuzio inter Bussum, Naarden kaj Muiden; plue ĝi konsistas el la vilaĝo Muiderbarg kaj parto de la vilaĝeto Crailo.

La municipo nomiĝis laŭ la Gooi, la regiono en kiu situas Naarden kaj Bussum kaj la lagoj en la municipo, kiel Gooimeer, IJmeer kaj Naardermeer. Muiden historie ne apartenas al la Gooi, sed al la Vechtstreek. La ĉefloko kaj la plej granda loĝloko de la municipo estas Bussum, tie ankaŭ estas la komunumejo.

En Naarden troviĝas la tombo de Johano Amoso Komenio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search