Grafitio

Grafitio sur permesata loko en Katwijk Nederlando
Grafiti-artisto laboranta en Bukaresto
La Kato de grafiti-artisto Banksy, unu el la plej famaj en la mondo
La ordinara popolo de Romio jam faris grafitiaĵon kiel videblas en Pompeji Italio
Herman Brood sur permesata grafitiejo en Delft Nederlando
Stratpoemoj de Laser 3.14

Grafitio (murskribaĵo, murskribaĉo) estas skribaĵo aŭ pentraĵo farita per farbo aŭ farbskribilo sur muroj kaj aliaj pli aŭ malpli publikaj objektoj, kun la intenco esprimi ajnan deziron, pozicion, opinion aŭ memesprimon. Grafitio povas esti hazarda adreso celante vandalismo, kaj tiel ofte oni konsideras ĝin, sed ekzistas movado de pentrado per grafitio kiel arto, kiu uzas pimpajn surskribojn por reprezenti la nomon de la artisto.

Ĉi tiuj kutime estas pentraĵoj faritaj sen la konsento de la posedantoj de la surpentrita objekto, kaj tial estas malobservo de la leĝo kaj vandalismo, sed grafitio farita kun konsento estas tute laŭleĝa.

Dum tempo, perceptoj pri grafitio kiu iĝis akceptita arto en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo ŝanĝiĝis, simile al murpentraĵo, kaj ĝiaj aktivaj artistoj akiris rekonon kaj sekvan spektantaron. Bonkonataj grafitiistoj inkludas Banksy, Dede, Amnesia kaj aliajn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search