Gramatiko de Esperanto

La gramatiko de Esperanto estas la strukturo de vortoj, esprimoj, frazoj, diroj kaj tekstoj en Esperanto. Ĝi estas intence kaj ege pli regula ol la gramatiko de aliaj lingvoj, cele al facila lerneblo. Esperanto havas pli kompleksan sistemon de vortfarado, sintakso kaj frazeologio ol oni tradicie pretendas[1].

La vortofarado estas ekstreme aglutina: sufiksoj, prefiksoj kaj kunmetado de radikoj estas abunde uzataj, permesante efikan kaj flekseblan komunikadon per relative malgranda stoko de radikoj. Ĉiuj morfemoj estas nevariaj.

La precipaj vortospecoj havas proprajn karakterajn finaĵojn: -o por substantivoj, -a por adjektivoj, -e por adverboj (kvankam ekzistas limigita nombro da alispecaj adverboj: baldaŭ, jam, nun, ĵus, tuj ktp; "tabelvortoj" ktp), kaj ses finaĵojn por la ses bazaj formoj de verbo. Radikoj estas libere kombineblaj kun gramatikaj finaĵoj. Substantivoj kaj adjektivoj havas du kazojn kaj du nombrojn; verboj havas kvin finitivajn formojn, infinitivon kaj ses participajn variojn (tri aktivajn kaj tri pasivajn). Akordo inter verbo kaj subjekto ne ekzistas.

La sintaksa rilato inter frazeroj estas markata per kazo kaj prepozicioj, ne per vortordo, kiu en Esperanto ne estas sintakse limigita kaj servas precipe al esprimado de semantikaj kaj pragmatikaj nuancoj: ekzemple, emfazo kaj remao.

  1. (angla) Chris Gledhill, The Grammar of Esperanto. A corpus-based description (La gramatiko de Esperanto. Korpuso-bazita priskribo), ResearchGate, oktobro 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search