Granda Depresio

Malsataj patrino kaj infanoj. Temas pri fama foto de Dorothea Lange nome Migranta patrino kiu priskribas malriĉajn migrantajn rikoltistojn en Kalifornio, centre sur la figuro de Florence Owens Thompson, aĝe 32, nome patrino de sep gefiloj, en Nipomo, Kalifornio, Marto 1936.
Usona ĉiujara reala malneta enlanda produkto el 1910 al 1960, kun la jaroj de la Granda Depresio (1929–1939) markitaj.
La indico de sendungiteco en Usono dum 1910–60, kun la jaroj de la Granda Depresio (1929–1939) markitaj.

La Granda Depresio (anglalingve Great Depression) estis mondvasta financa kaj ekonomia krizo, nome ekonomia depresio. Ties daŭro variis depende el la landoj, sed en la plej multaj landoj, la depresio daŭris de la jaro 1929 ĝis la fino de la 1930-aj jaroj.[1] Dum la krizo falis individua enspezo, impostada enspezo, profitoj, kaj prezoj. Internacia komerco ŝrumpis pli ol 50%, kaj senlaboreco atingis 33% en kelkaj landoj kaj 23% en Usono.[2] Ĝi estis la plej longa, plej profunda kaj plej disvastigata depresio de la 20a jarcento.[3] En la 21a jarcento, la Granda Depresio estas ofte uzata kiel ekzemplo de kiel la ekonomio de la tuta mondo povas iam malpliiĝi.[4]

La Granda Depresio startis en Usono post grava falo en la prezoj de borso kio komencis ĉirkaŭ la 4a de septembro, 1929, kaj iĝis tutmonda novaĵo pro la kolapso de la borso de la 29a de oktobro, 1929, (konata kiel Nigra Mardo). Inter 1929 kaj 1932, tutmonda malneta enlanda produkto (MEP) falis ĉirkaŭkalkulita 15%. Kompare, la tutonda MEP falis malpli ol 1% el 2008 ĝis 2009 dum la ekonomia krizo de 2008.[5] Kelkaj ekonomioj ekrekuperiĝis meze de la 1930-aj jaroj. Tamen, en multaj landoj, la negativaj efikoj de la Granda Depresio daŭris ĝis la komenco de la Dua Mondmilito.[6] La Granda Depresio havis detruegajn efikojn kaj en riĉaj kaj en malriĉaj landoj.

Grandaj urboj tra la tuta mondo estis frapitaj, ĉefe tiuj kiuj estis dependaj el la peza industrio. Konstruado estis praktike haltigita en multaj landoj. Farmistaj komunumoj kaj ruraj areoj suferis ĉar la prezoj de la produktoj rikoltitaj falis ĉe ĉirkaŭ 60%.[7][8][9] Frontante la faligitan mendaron per malmultaj alternativaj fontoj por laborpostenoj, la areoj dependantaj el la industrioj de unuaranga sektoro kia minado kaj lignoproduktado suferis pleje.[10]

  1. John A. Garraty, The Great Depression (1986)
  2. Frank, Robert H.; Bernanke, Ben S. (2007). Principles of Macroeconomics (3a eld.). Boston: McGraw-Hill/Irwin. p. 98
  3. Charles Duhigg, "Depression, You Say? Check Those Safety Nets", The New York Times, 23a de Marto, 2008.
  4. Barry Eichengreen, Hall of Mirrors: The Great Depression, The Great Recession, and the Uses-and Misuses-of History (2014)
  5. Roger Lowenstein, "History Repeating," Wall Street Journal Jan 14, 2015
  6. Garraty, Great Depression (1986) ch1
  7. Commodity Data. US Bureau of Labor Statistics. Alirita 2008-11-30.
  8. Cochrane, Willard W. (1958). “Farm Prices, Myth and Reality”, p. 15. 
  9. “World Economic Survey 1932–33”, Ligo de Nacioj, p. 43. 
  10. Mitchell, Depression Decade

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search