Grandaj Lagoj (Nordameriko)

Grandaj Lagoj
grupo de konektitaj lagoj [+]

LandoKanado kaj Usono

Koordinatoj45° 45′ 0″ N, 84° 0′ 0″ U (mapo)45.75-84Koordinatoj: 45° 45′ 0″ N, 84° 0′ 0″ U (mapo)
Akvokolektejo208 610 km² (20 861 000 ha) [+]
Areo208 610 km² (20 861 000 ha) [+]

Grandaj Lagoj (Kanado)
Grandaj Lagoj (Kanado)
DEC

Grandaj Lagoj (Usono)
Grandaj Lagoj (Usono)
DEC
Map
Grandaj Lagoj
Vikimedia Komunejo:  Great Lakes [+]
vdr

La Grandaj Lagoj – la lagoj Supra, Miĉigana, Hurona, Eria, kaj Ontaria – formas la plej grandan nesalan akvosistemon de la tero. La lagoj kovras 243.459 km2, kaj ili drenas pli ol 500.000 km2 da tero. Inter la Hurona kaj Eria troviĝas la Lago Sankta Klara. La Grandaj Lagoj situas inter Kanado kaj Usono -do ili faras landlimon-, inter la kanadaj provincoj de Ontario kaj Kebekio, kaj la usonaj ŝtatoj de Ilinojso, Indianao, Miĉigano, Minesoto, Nov-Jorkio, Ohio, Pensilvanio, kaj Viskonsino. Pli ol 33 milionoj da homoj loĝas en la Grandlaga drenad-baseno.

Ili formas la plej grandan grupon de nesalakvaj lagoj sur la Tero, kaj enhavas 21% el la tutmonda surfaca nesala akvo.[1][2][3] La totala areo estas 244,106 km², kaj la totala volumo (mezurita je malalta akvo) estas 22,671 km³.[4] Pro ties marecaj karakteroj: altaj ondoj, fortaj ventoj, fortaj fluoj, grandaj profundoj, kaj malproksimaj horizontoj, la kvin Grandaj Lagoj estis aluditaj ankaŭ kiel internaj maroj.[5] La Lago Supra estas la la plej granda kontinenta lago en la mondo laŭ areo, kaj la Lago Miĉigano estas la plej granda lago kiu estas tute ene de unusola lando.

Detroit ĉe la rivero Detroit interligas la centrajn metropolajn areojn de la regiono.

La ŝipoj de la oceanoj povas atingi la Grandajn Lagojn. Unue ili sekvas la riveron Sankt-Laŭrenco ĝis Montrealo. Tiam ili uzas la 293 km-ojn longan Marvojon Sankt-Laŭrenco (konstruita 1959), por atingi Lagon Ontarion. Por atingi la aliajn lagojn, ili supreniras 99 metrojn de alteco sur la Kanalo Welland inter la Ontaria Lago kaj la Eria Lago. La frajta ekspedado sur la lagoj estas tre grava por la Grandlagaj industrioj.

Nur la surfaco de la Eria Lago glaciiĝis vintre, ĉar ĝi estas lago ne tre profunda. Kaj la Grandaj Lagoj moderigas la kontinentan klimaton de la regiono.

La Grandaj Lagoj ekformiĝis fine de la lasta glacialo antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj, kiam retiriĝis la glacitavoloj kiuj fosis basenojn en la tero kaj poste pleniĝis el fandakvo.[6] La lagoj estis ĉefa vojo por transportado, migrado kaj komerco, kaj estas hejmo por granda nombro de akvaj specioj. Multaj invadaj specioj estis enmetitaj pro la komerco, kaj kelkaj estas minacoj por la biodiverseco de la regiono.

Satelita bildo de la Grandaj Lagoj, 24an de Aprilo, 2000, kun aldono de la lagonomoj.
  1. Great Lakes – U.S. EPA. Epa.gov (2006-06-28). Alirita 2011-02-19.
  2. LUHNA Chapter 6: Historical Landcover Changes in the Great Lakes Region. Biology.usgs.gov (2003-11-20). Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2011-02-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2014-06-24.
  3. Ghassemi, Fereidoun. (2007) Inter-basin water transfer. Cambridge, Cambridge University Press. ISBN 0-521-86969-2.
  4. Great Lakes: Basic Information: Physical Facts. United States Environmental Protection Agency (EPA) (2011-05-25). Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2011-11-09.
  5. Williamson, James. (2007) The inland seas of North America: and the natural and industrial productions .... John Duff Montreal Hew Ramsay Toronto AH Armour and Co..
  6. (2008) Archaeology in America: An Encyclopedia: An Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-02189-3.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search