Grandprinclando Litovio | |||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lietuvos Didžioji Kunigaikštystė (mezepoke Didi Kunigystė Lietuvos), Magnus Ducatus Lituaniae (pli vidu tekste) | |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato | |||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
3 500 000
| ||||||||||||||||||||||||||
paganismo (antaŭ 1250; 1263–1387), katolikismo (1251–1263; ekde 1387), Eastern Orthodox orienta ortodoksismo
| |||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||
Hereda monarkio (1230–1572), elekta monarkio (1572–1795)
| |||||||||||||||||||||||||||
Lithuanian long currency • Groŝo • pola zloto
| |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
La Grandprinclando Litovio aŭ Litvo aŭ kelkfoje Grandduklando Litovio[1] (litove Lietuvos Didžioji Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Didi Kunigystė Lietuvos, rutene Великое князство Литовское, Руское, Жомойтское и иных, latine Magnus Ducatus Lituaniae, beloruse Вялікае Княства Літоўскае, "Vialikaje Kniastva Litoŭskaje", ukraine Велике Князівство Литовське, "Velike Knjazivstvo Litovske", pole Wielkie Księstwo Litewskie, ruse Великое Княжество Литовское, "Vjelikoje Knjaĵestvo Litovskoje") estis – parte tre ampleksa – ŝtato en orienta kaj centra Eŭropo inter la 13-a kaj la 18-a jarcentoj.
Ĝi estis fondita de litovoj, unu el la nekristanaj baltaj triboj, ties origina teritorio kovris la orienton de la nuntempa ŝtato Litovio, la regionon Aŭkŝtajtio (Aukštaitija).[2] La litova nomo "kunigaikštis" cetere signifas reganto, princo, ne vere "duko", kiu en la mezepoka lingvouzo de Eŭropo estis reganto de pli eta regno, aŭ en iuj kazoj eĉ subulo de reĝo aŭ imperiestro (do Kunigaikštystė pli fidinde tradukeblus al "regno" aŭ "imperio"). Sed la nomo de la historia ŝtato en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto influiĝis de la latina nomo: la romkatolika eklezio, antaŭ ĉio la papo, longe ideologie kontraŭbatalis la paganan regnon kaj rifuzis al la litova reganto la titolon "reĝo", kiun li laŭ eŭropa komparo devintus havi kaj kiun ekzemple la kristana reganto de la tiam plejparte multe pli malgranda Pollando jes ja havis.
Post la 12-a jarcento la litova regno iom post iom ampleksigis sian teritorion al vastaj partoj de la antaŭa Kieva Regno. La Grandprinclando de Litovio kovris la teritorion de la nuntempaj Litovio, Belorusio, Ukrainio, Transnistrio kaj partojn de Pollando kaj Rusio. Dum la tempo de sia plej granda amplekso, dum la 15-a jarcento, ĝi estis la plej larĝa ŝtato en Eŭropo.[3]
La ampleksigo komenciĝis dum la 12-a jarcento, kiam la litovoj ripete atakis kaj prirabis riĉajn slavajn urbojn kiel Novgorod kaj Pskov. Dum la 13-a jarcento la germanlingvaj milite ekspansiemaj Ordeno de germanaj kavaliroj kaj la Livonia ordeno penetris la baltan regionon, forte kontraŭbatalis iujn baltajn popolojn, pli-malpli genocide neniigis la praprusojn kaj tre malplimultigis la kuronojn, sed malgraŭ multaj militoj kaj granda fortostreĉo de la kavaliraj ordenoj ne sukcesis batale signife damaĝi la litovan duklandon. Meze de la 13-a jarcento Mindaugas unuigis la antaŭe sep duklandojn de la litova regno al unueca ŝtato, kaj eĉ de la papo estis kronigita "reĝo de Litovio" (li restis la unua kaj lasta litova reganto kun reĝa titolo) dum la jaro 1253 - ĉefurbo de la regno tiam estis la historia urbo Kernavė. Nur dum la finaj jaroj de la reganto Gediminas, kiu dum la jaro 1323 fondis la novan litovan ĉefurbon Vilno, la ŝtato tiom ampleksiĝis, ke ĝi vere konsideriĝis konsisti el multaj etnoj kaj pluraj religioj. Kaj dum la tempo de lia filo Algirdas, la granda duklando ampleksiĝis pli ol sub iu ajn antaŭa litova reganto.[4]
La Princlando Litovio (litove Lietuvos Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Kunigiste Letuvos, rutene князство Литовское, latine Ducatus Lituaniae, beloruse Княства Літоўскае, "Knjastva Litoŭskaje", ukraine Князівство Литовське, "Knjazivstvo Litovske", pole Księstwo Litewskie, ruse Княжество Литовское, "Knjaĵestvo Litovskoje") estis teritorio proksimume ekvivalenta al la kultura regiono Aŭkŝtajtio, en kiu regis la litova reĝo Mindaugas. La teritorio konsidereblas la "kerna parto" de la pli granda Grandprinclando Litovio, kiu poste ĝis la 18-a jarcento iĝis parte tre ampleksa ŝtato en orienta kaj centra Eŭropoj.
La sekvanto de Algirdas, Jogaila, malfermis novan ĉapitron en la historio de Litovio, kiam li subskribis la "interkonsenton de Krėva" dum 1386. Pere de tiu traktato kunligiĝis la grandprinclando de Litovio kaj la reĝlando de Pollando, kaj la litovo Jogajla iĝis la reĝo de Pollando. La traktato krome devigis la nunan litovan granddukon Vytautas fine akceptigi kristanismon por la litova popolo, kiu tiutempe (post venko de la aliaj baltaj popoloj kaj de la hungaroj) restis la lasta nekristana popolo en Eŭropo.[5].
Post kiam Vytautas la Granda akiris la superan regadon de la grandprinclando Litovio, li gvidis duklandan armeon en la batalon de Grunvald/Žalgiris de la jaro 1410, kiu signifis klaran venkon de la litova kaj pola armeoj kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj. Post la morto de Vytautas, la interrilatoj de Litovio kaj Pollando signife malboniĝis.[6] Litovaj nobeloj provis rompi la personan union de la samtempa regado de Litovio kaj Pollando.[7] Malsukcesaj militoj kun la grandprinclando Moskvo tamen devigis la union resti funkcia, malgraŭ la opozicio de iuj nobeloj kiel la polaj nobeloj el la dinastio Radvila.
Fine, la Unio de Lublino dum la jaro 1569 kreis kunan polan-litovan ŝtatounion tio estas Pola-Litova Unio. En tiu federacio, la grandprinclando de Litovio havis apartan registaron, leĝaron, armeon kaj ŝtatan trezoron.[8] Dum la tempo de la Pola-Litova Unio, la grandprinclando de Litovio estis involvita en multajn militojn, kiel la Livonia milito, la Norda milito kaj aliaj. La unio kun Pollando ne plenumis la esperon protekti la regnon de teritoriaj perdoj al la kreskiĝanta Rusia Imperio. Dum la jaro 1795, la Pola-Litova Unio estis detruita kaj ĝia teritorio dispartigita inter la slava Rusia Imperio kaj la germanlingvaj imperioj Prusio kaj Aŭstrio.
Ene de la Rusia Imperio, la teritorio de la eksa litova duklando iĝis tri gubernioj: belorusa, litova, podola. Litovio kiel suverena ŝtato nur resendependiĝis dum la jaro 1918.
La litova mezepoka ŝtato ekde la 12-a jarcento ne estis konstruita nur sur la fundamento de milita agreso. Ĝia ekzisto ĉiam same multe dependis de diplomatio samkiel de armiloj. La plej multaj urboj aneksitaj de Litovio neniam estis venkitaj en batalo sed proprainiciate konsentis esti vasaloj de Litovio. Ĉar la plej multaj el tiuj urboj antaŭe estis vasaloj de la Ora Hordo aŭ de la grandprinclando Moskvo, tia decido ne signifis perdon de suvereneco sed nur interŝanĝo de unu superulo kun alia. Ekzemplo por tiaj urboj estis Novgorod, kiu dumlonge estis en la litova interesosfero kaj okaze iĝis dependa teritorio de Litovio.[9] La submeto al Litovio estis la rezulto de internaj tensioj ene de la urbo, kiu provis eskapi el submeto al Rusio. Tiu metodo konstrui la ŝtaton tamen estis malstabila, ĉar la interna politiko ene de urbo povis facile ŝanĝiĝi kaj tiam urboj eventuale decidis remalaliĝi el la litova ŝtato, kio okazis plurfoje rilate al Novgorod kaj aliaj slavaj urboj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search