Greka alfabeto

Arkaika greka alfabeto. Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno.
Vojsigno kun urbonomoj en la greka.
Paĝo el la Codex Argenteus Arĝenta Libro, 6a-jarcenta biblia manuskripto en gota litertiparo.

La greka alfabeto estas la alfabeto, per kiu la greka lingvo estas skribata ekde la 9-a jarcento al 8-a jarcento a. K.[1] Ĝi estiĝis el la konsonanta fenica alfabeto,[2] kaj tiele la grekoj adoptis la unuan kompletan alfabeton de la historio, komprenante ĝin kiel la skribmaniero kiu esprimas la unuopajn sonojn de la lingvo, tio estas, ke praktike al ĉiu vokalo kaj al ĉiu konsonanto respondas aparta simbolo. Ĝi estas la bazo de la etruska (el kiu estiĝis la latina) kaj cirila alfabetoj.[3] Ĝi estas la alfabeto de la nuna moderna greka lingvo. Sonvaloroj kaj konvenciaj transskriboj por kelkaj el la literoj diferencas inter la uzadoj de la antikva greka kaj de la moderna greka, ĉar la prononco de greka estis ŝanĝinta signife grande inter la 5a jarcento a.K. kaj nuntempe. La moderna kaj la antikva grekaj uzas diversajn diakritajn signojn. Plurtona ortografio, kiu estas uzata por antikva greka kaj foje por moderna greka, havas multajn diakritajn signojn: ekzemple, akcentajn markilojn por tonakcento, la spirajn markilojn por la esto kaj foresto de la sono /h/, kaj la subskribitan joton por la historia sono /i/. En norma moderna greka literumado, la ortografio estis simpligita al unutona sistemo, kiu uzas nur du diakritajn signojn: nome la dekstran kornon kaj la tremaon.

La grekaj literoj estas gravaj ankaŭ en modernaj sciencoj: precipe, logiko, matematiko, fiziko, astronomio kaj informadiko, en kiuj ili estas uzataj, ekzemple, kiel variabloj kaj konstantoj kaj por indiki operaciojn (ekzemple, adicion).

  1. Cook, B. F. (1987). Greek inscriptions. University of California Press/British Museum. Paĝo 9.
  2. The Development of the Greek Alphabet within the Chronology of the ANE (2009), Citaĵo: "Naveh gives four major reasons why it is universally agreed that the Greek alphabet was developed from an early Phoenician alphabet.
    1 Laŭ Herodoto “the Phoenicians who came with Cadmus... brought into Hellas the alphabet, which had hitherto been unknown, as I think, to the Greeks.”
    2 La grekaj literoj, alfa, beta, gimmel ne havas signifon en Greka sed la signifo de plej el ties ŝemidaj ekvivalentoj estas konata. Por ekzemplo, ‘alef’ signifas ‘okso’, ‘beta’ signifas ‘hejmo’ kaj ‘gimmel’ signifas ‘ĵeti bastono’.
    3 Fruaj grekaj leteroj estas tre similaj kaj foje identaj al la okcidentaj ŝemidaj literoj.
    4 La litersekvenco inter la ŝemida kaj greka alfabetoj estas identa. (Naveh 1982)"
  3. Coulmas, Florian (1996). The Blackwell Encyclopedia of Writing Systems. Oxford: Blackwell Publishers Ltd. ISBN 0-631-21481-X.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search