Groto de Makpela

Groto de Makpela
moskeo
arkeologia loko
tombo
sinagogo
maŭzoleo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Brita mandato Palestino
Palestino Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Hebron
Situo
Geografia situo 31° 31′ 29″ N, 35° 6′ 39″ O (mapo)31.52467222222235.110758333333Koordinatoj: 31° 31′ 29″ N, 35° 6′ 39″ O (mapo)
Groto de Makpela (Israelo)
Groto de Makpela (Israelo)
DEC
Situo de Groto de Makpela
Map
Groto de Makpela
vdr
Komplekso de la Groto de la Patrarkoj en Hebron.

La Groto de MakpelaGroto de la Patriarkoj, (hebree מערת המכפלה, Me'arat HaMaĥpela, "La groto de la duoblaj tomboj"; arabe المغارة, Al Maghàrah, "La groto"), situas en Hebron en Cisjordanio sed famas en la tuta Mezoriento.
La hebrea nomo referencas jen al la dispozicio de la tomboj kaj jen al la bibliaj paroj tie entombigitaj.

Temas pri serio de subteraj grotoj situintaj en la komplekso nomata de la islamanoj ”moskeo” de Abrahamo aŭ sanktejo de Abrahamo.

La strukturo estas konsiderata la 12-a sankta loko de judoj sed estas venerita ankaŭ de islamanoj ĉar tombo de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo kaj pro tio ĝi estas difinita “groto de la Patriarkoj”.

Laŭ la biblia rakonto, Jakobo kelke da jaroj antaŭ sia morto, ĵurigis la filon Jozefon ke tiu entonbigu sian patron en la groto de Makpela: Jozefo observis sian ĵuron post enbalzamigo de la kadavro de Jakobo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search