Grupo de la perioda tabelo

Grupo de la perioda tabelo estas ĉiu kolumno de la perioda tabelo. Ĉiu elemento de unu grupo havas la samnombran valentelektronon kaj pro tio ili havas similajn proprecojn. Ekzistas 18 grupoj, el kiu 8 (grupoj 1, 2 kaj 13-18) estas ĉefgrupoj kaj 10 (grupoj 3-12) estas kromgrupoj. En la kromgrupoj troviĝas i.a. la transiraj metaloj. La atommaso, de la elementoj kreskas en unu grupo desupre al subo. La eletronegativeco de la elementoj malkreskas, la metaleco kreskas en unu grupo suben. Kelkaj grupoj estas kuntiritaj al blokoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search