Hamleto

Hamleto
Reĝido de Danio
Hamleto Reĝido de Danio
Hamleto
Reĝido de Danio
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1924
Urbo Parizo
Eldoninto Esperantista Centra Librejo
Paĝoj 176
vdr
Josip Zovko, Hamleto, HNK Split, foto: Matko Biljak
Eldonaĵo de 1964 ĉe Editions Françaises d'Espéranto.

Hamleto (angle: The Tragedy of Hamlet, Prince of Denmark, laŭvorte: la tragedio de Hamleto, Princo de Danio) estas tragedio verkita de William Shakespeare en nekonata tempo inter 1600 kaj la somero de 1602.

Hamleto estas la plej longa teatraĵo de Shakespeare (en la angla originalo ĝi havas 4 042 liniojn kaj 29 551 vortojn), kaj unu el la plej famaj, plej multe surscenigitaj kaj plej multe cititaj tragedioj. Dum la vivdaŭro de Shakespeare, la prezentaĵo estis unu el liaj plej popularaj verkoj. El ĝi venas ankaŭ la fama citaĵo "Ĉu esti aŭ ne esti, tio estas la demando".

La teatraĵo priskribas la okazaĵojn de Hamleto, la princo de Danio, kies patro (kies nomo ankaŭ estis Hamleto) mortas subite, kaj lia patrino Gertrude geedziĝas kun sia onklo Klaŭdio. Komence de la teatraĵo, la fantomo de lia morta patro ekaperas al li, rakontas al li ke si estis murdita fare de Klaŭdio, kaj ordonas al Hamleto venĝi sian morton mortigante lian onklon. De tiam Hamleto hezitas kion fari. Tiu hezito, kiu daŭras la tutan teatraĵon ĝis la tragika fino. La rifuzo de Hamleto plenumi la taskon atribuitan al li kaŭzas la hazardan murdon de la konsilisto de la reĝo, Polonius, kaj tial la frenezo de Ofelio kaj ŝia ŝajna morto - fakte sinmortigo, kaj ĝi ankaŭ kaŭzas la morton de la perfidaj amikoj de Hamleto, nome Rosencrantz kaj Guildenstern. Ĉe la fino de la teatraĵo, morto venas al ĉiuj ĉeffiguroj, kiel apliko de la principoj de ŝekspira tragedio, en kiu peko kondukas al peko, ĝis kompleta detruo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search