Hazarda muziko

Karlheinz Stockhausen prelegante pri Klavierstück XI en Darmstadt, Julio 1957.

Hazarda muzikoaleatora muziko (ankaŭ ŝanca muziko; kaj en angla internacie aleatory music, el la latina vorto "alea", signifanta "ĵetkubo") estas muziko en kiu kelkaj elementoj de la kompono estas lasita al hazardo, kaj/aŭ kelkaj unuarangaj elementoj de la realigo de komponita verko estas lasita al la determino de ĝia(j) ludisto(j). La termino estas plej ofte asociata kun proceduroj en kiu la hazarda elemento enhavas relative limigitan nombron de ebloj.

La termino iĝis konata por eŭropaj komponistoj tra prelegoj de la akustikisto Werner Meyer-Eppler en la Internaciaj Somerkursoj por Nova Muziko de Darmstadt, Germanio, en la komenco de la 1950-aj jaroj. Laŭ lis difino, "procezo estas nomata aleatora ... se ĝia fluo estas determinata ĝenerale sed dependas el hazardo detale" [1]. Pro konfuzo inter la germanlingvaj terminoj de Meyer-Eppler nome Aleatorik (nomo) kaj aleatorisch (adjektivo), lia tradukisto kreis novan anglalingvan vorton, nome "aleatoric" (anstataŭ uzi la jam ekzistitan anglalingvan adjektivon "aleatory"), kiu iĝis baldaū enmodiĝinta kaj de tiam pluis[2]. Pli ĵuse, la varianto "aleatoriality" (aleatoreco) estis same enkondukita [3].

  1. Meyer-Eppler, Werner. 1957. "Statistic and Psychologic Problems of Sound", tradukita de Alexander Goehr. Die Reihe 1 ("Electronic Music"): 55–61. Originala germana eldono, 1955, kiel "Statistische und psychologische Klangprobleme", Die Reihe 1 ("Elektronische Musik"): 22–28. p. 55.
  2. Jacobs, Arthur. 1966. "Admonitoric Note". The Musical Times 107, no. 1479 (May): 414.
  3. Roig-Francolí, Miguel A. 2008. Understanding Post-Tonal Music. Boston: McGraw-Hill. ISBN 0-07-293624-X., p. 340.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search