Hazarda variablo

Stokastika variablohazarda variablo estas termino uzata en matematiko kaj statistiko. Ĝi signifas ke la nombra rezulto de operaciigo de ne-determina mekanismo aŭ plenumo de ne-determina eksperimento generas hazardan rezulton. Ekzemple, hazarda variablo povas priskribi la procezon de ĵeto de ĵetkubo kaj eblaj rezultoj estas { 1, 2, 3, 4, 5, 6 }. Alia hazarda variablo povus priskribi eblajn rezultojn de preno de hazarda persono kaj mezuro de lia aŭ ŝia alto.

Malversimile al komuna praktiko ĉe aliaj matematikaj variabloj, al hazarda variablo ne povas esti asignita valoro; hazarda variablo ne priskribas realan rezulton de aparta eksperimento, sed priskribas eblajn, ankoraŭ nedifinitajn rezultojn en terminoj de reelaj nombroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search