Helenisma arto

Laokoonto kaj liaj filoj, 2-a aŭ 1-a jarcento a.K. Muzeo Pio-Klementino (Vatikanurbo).
Altaro de Pergamo, Muzeo de Pergamo (Berlino).
Faŭno Barberini, marmora kopio de originalo en bronzo, ĉirkaŭ 200 a.KC. tre restaŭrita de Bernini en la 17a jarcento. Gliptoteko (Munkeno).
La kameo Gonzaga, kun la portretoj de Ptolemeo la 2-a kaj Arsinoe la 2-a, Aleksandrio, 3-a jarcento a.K. Muzeo Ermitejo. Ĝi estis uzita kiel modelo fare de Rubens.[1]

La helenisma arto, historiografia nomigo per kiu oni etikedas la arton de la helenisma periodo (ekde fino de la 4a jarcento a.K. ĝis la imperia romia epoko), estis viktimo dum multe da tempo de la relativa malaprezo per kiu la kritikistoj de arto estis konsiderinta ĝin «Cessavit Deinde ars» -«kaj poste tiu arto malaperis»-, asertis Plinio la Maljuna[2] post priskribi la klasikan skulptarton de Antikva Grekio). Tamen, multaj el la plej gravaj verkoj de greka arto apartenas al tiu periodo (nome la Altaro de Pergamo, la Laokoonto kaj liaj filoj, la Melosa Venuso, la Venkantino de Samotrako, ktp.)

Dum la helenisma periodo okazis granda peto de verkoj de arkitekturo, skulptarto kaj pentrarto, parte pro la ekonomia prospero de la epoko, pro la konkurenco kiun la reĝoj havis inter si pro siaj klopodoj plibeligi siajn urbojn, kaj la antikvajn kaj la ĵus fonditajn kaj pro la apero de la burĝa socia klaso, tre multnombra, kun grandaj ekonomiaj ebloj kiuj permesis al ili rivali kun la grandaj senjoroj. La plej gravaj klientoj por arto estis tiel la reĝoj kaj la burĝaro, dum restis duarange la oficiala mendado de religia tipo. Alia fenomeno karaktera de tiuj tempoj estis la fokuso al la urbanizado kiu havigis grandajn artajn komisiojn. La helenisma arto hegemoniis kaj etendiĝis tra la tuta helenisma mondo, kaj kvankam per diversaj skoloj ekzistis ĉiam komuna kreo, io simila al tio kio okazis kun la kojnea greka lingvo, en areoj pli malpli koincidaj kun tiuj sur kiuj poste instaliĝos la Orienta Romia Imperio.

  1. Plinio la Maljuna, Naturalis historia, XXXIV, 52

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search