Helsinko

Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Finnlando. Por vilgaĝo en la komunumo Taivassalo rigardu la paĝon Helsinki (Taivassalo).
Helsinko
finne Helsinki, svede Helsingfors
urbo
Fotomontaĵo
De supre maldekstren: Helsinka katedralo, Suomenlinna, Senata placo, strando Aurinkolahti, urbodomo
Oficiala nomo: Helsinki, Helsingfors
Ŝtato Finnlando Finnlando
Provinco Uusimaa
Metroo Metroo de Helsinko
Muzeo Ateneum
Situo Helsinko
 - koordinatoj 60° 10′ 15″ N 24° 56′ 15″ O / 60.17083 °N, 24.93750 °O / 60.17083; 24.93750 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 715,55 km² (71 555 ha)
 - de aglomeraĵo 769,48 km² (76 948 ha)
 - de metropolo 2 969,54 km² (296 954 ha)
Loĝantaro 579 016 (24.06.2009)
 - de aglomeraĵo 1 027 635
 - de metropolo 1 303 126
Denseco 809,19 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 1 335 loĝ./km²
 - de metropolo 439 loĝ./km²
Nacia parko Nuuksio
Fondo 1550
Urbestro Juhana Vartiainen

(ekde 2021)

Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OET (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 091
Situo kadre de Eŭropo
Situo kadre de Eŭropo
Situo kadre de Eŭropo
Situo kadre de Finnlando
Situo kadre de Finnlando
Situo kadre de Finnlando
Vikimedia Komunejo: Helsinki
Retpaĝo: www.hel.fi
Map

Helsinko (finne Helsinki, svede Helsingfors) estas la ĉefurbo de Finnlando. En la komenco de 20-a jarcento en Esperanto estis uzata ankaŭ la formo Helsingforso, kiu devenas el la svedlingva nomo de la urbo.

La urbo situas apud la Finna golfo kaj sur 315 insuloj. La gravaj insuloj estas Seurasaari, Lauttasaari kaj Korkeasaari (kie troviĝas la plej granda finnlanda zoo: la bestoĝardeno de Korkeasaari).

Helsinko estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la Olimpiajn Ludojn (en 1952).

Blanka nokto en Helsinko
Helsinko
Senata placo kaj la katedralo de Helsinko
Helsinka Olimpika Stadiono. La turo ofertas bonan vidon super Helsinko.

Helsinko estas urbestra urbo, kie la urbestro estas ĉefo de kaj la komunumo kaj la urba registaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search