Hinda Oceano | ||
---|---|---|
oceano • maro • regiono | ||
Hinda Oceano. | ||
Profundeco | ||
Maksimuma | 7,209 m | |
Areo | 73 556 000 km² | |
Supra tutaĵo | Monda Oceano | |
Najbaraj tutaĵoj | Atlantika Oceano Suda Oceano | |
Kontinento | Azio Afriko Aŭstralio Antarktio | |
Landoj | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |
Koordinatoj | 20° 0′ 0″ S, 80° 0′ 0″ O (mapo)-2080Koordinatoj: 20° 0′ 0″ S, 80° 0′ 0″ O (mapo) | |
![]() | ||
Supermara alteco | 0 m [+] | |
Koordinatoj | 20° 0′ 0″ S, 80° 0′ 0″ O (mapo)-2080 | |
Plej malalta punkto | Diamantina Deep [+] | |
- malalteco | 7 906 m sub la marnivelo [+] | |
Akvokolektejo | 76 174 000 km² (7 617 400 000 ha) [+] | |
Areo | 76 174 000 km² (7 617 400 000 ha) [+] | |
![]() |
||
La Hinda Oceano estas oceano inter Afriko, Barato kaj Aŭstralio. Kun areo de 74,9 milionoj da km² ĝi estas la tria plej granda inter la kvin oceanoj. Ĝia volumeno estas ĉirkaŭ 291,9 milionoj da km³. Ĝi kovras proksimume 20% el la akvosurfaco de la Tero.[1] Ĝin limigas Azio — inklude Baraton aŭ laŭ iama nomo Hindio, laŭ kies nomo la oceano estas nomigita[2][3][4][5]— norde, okcidente de Afriko, oriente de Aŭstralio, kaj sude de la Suda Oceano (aŭ, depende de la difino, de Antarkto).[6]
Laŭ interkonsento la Hindan Oceanon kaj Atlantikon disigas la longitudo de Kabo Aguljas (20°E), la Hindan kaj la Pacifikan Oceanon la longitudo de la kabo sudokcidenta de Tasmanio (meridiano 146°55' oriente),[7] la Hindan kaj la Sudan Oceanon la 60-a suda paralelo.
La plej norda etendiĝo de la Hinda Oceano estas proksimume la 30-a paralelo norde en la Persa Golfo. La oceano estas preskaŭ 10,000 km larĝa ĉe la sudaj pintoj de Afriko kaj Aŭstralio, kaj ties areo estas laŭ alia fonto 73,556,000 km²,[8] enkalkulante la areojn de la Ruĝa Maro kaj de la Persa Golfo. Krom ties kerno, la Hinda Oceano havas kelkajn grandajn marĝenajn aŭ regionajn marojn kiel la Araba Maro, la Lakediva Maro, la Somalia Maro, la Golfo de Bengalo, kaj la Andamana Maro.
La volumeno de la Hinda Oceano estas kalkulita je proksimume 292,131,000 km³.[9] Estas malgrandaj insuloj ĉe la kontinentaj bordoj. Insulaj landoj ene de la oceano estas Madagaskaro (la kvara plej granda insulo en la mondo), Barejno, Komoroj, Maldivoj, Maŭricio, Sejŝeloj kaj Srilanko. La arkipelago de Indonezio kaj la insula lando Orienta Timoro bordas la oceanon oriente.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search