Hinduismo

Hinduismo
religio
kulturo
vivstilo
principaj grupoj de religioj
eksonimo Redakti la valoron en Wikidata
hinda religio • popola religioreligio de ŝtato
Komenco nekonata valoro vd
Antaŭe vedismo vd
Poste budhismoĝainismoSikismo vd
vdr

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Hindua pastro funkcianta ritojn

Hinduismo estas la ĉefa religio en Barato kaj Nepalo. La unua signifo de la vorto (uzita de islamanoj) estis la religio de la popolo, kiu loĝas trans la rivero Sindhu aŭ la Induso. Paroli pri "Hinduismo" estas iom kiel paroli pri "Eŭropismo"; la popoloj de Hindio kompreneble havas multajn malsamajn kredojn, same kiel tiuj de Eŭropo.

Iuflanke, en Barato oni povas trovi kelkajn pligrandajn sektojn, ekz. viŝnuismonŝivismon. Anoj de unu sekto konsentas la sanktecon de la aliaj kaj eĉ ofte, de aliaj religioj, do ilia rilato ne estas kiel ekzemple la rilato inter judismo kaj kristanismo.

Aliaflanke, oni ofte aŭdas, ke la fundo de hinduismo estas la Vedoj, la plejfruaj skribaĵoj de Hindio. Nur la sektoj, kiuj akceptas la Vedojn, estas "ortodoksaj". Ekzemploj de ne-ortodoksaj hindaj sektoj estas BudhismoĜajnismo.

Laŭ la popola religio de Barato, ankaŭ la epikoj Mahabarato kaj Ramajano estas sanktaj fontoj de hinduismo, same kiel la Puranoj (dirakontoj).

Laŭ multaj Hinduoj:

  • La sankta Vedoj estas dia verko, kiu manifestas la praan energion de la kreo kaj la eterneco.
  • Maja ("iluzio") estas la universo de la materio, aŭ sansaro, kiu ĉiam ŝanĝas kaj kaŝas la eternan realecon.
  • Brahmo estas la bazo de la ekzistado. Ĝi estas nekreita, nenaskita, senŝanĝa, kaj nekoruptita.
  • Ĉiu persono havas interne diecon.
  • La universo ekzistas tra senfinaj cikloj, nomitaj kalpoj. Unu kalpo daŭras 4.320.000.000 jarojn.
  • La plej interna animo de ĉiu individuo havas, aŭ estas mem senmorta atmo (atman).
  • La individua animo pasis de enkarniĝo al enkarniĝo (la doktrino de reenkarniĝo).
  • La sorto en ĉi tiu vivo estas la rezulto de pasintaj faroj. La estonta feliĉo dependas de la nunaj faroj (la doktrino de karmo).
  • Ĉiu vivo estas sankta. Iam ĉiu animo atingos liberiĝon (mokṣa) kaj pacon en la kono de Brahmo.
  • Ĉiu religio povas konduki al la savo.
  • La kvar celoj de la vivo estas plezuro (kama), riĉeco (artha), devo (dharma) kaj spirita liberiĝo (mokŝa).

Hinduismo prezentas multajn diojn, sed laŭ kelkaj hinduaj teologoj ili estas nur diversaj aspektoj de la ununura Dio. Inter ili gravegas Ganeŝo, Kalio, Lakŝmio, kaj Sarasvatio.

Hindua spiriteco praktikiĝas precipe laŭ du ĉefaj skoloj, kiuj originas el du malsamaj diaĵoj Viŝnuo kaj Ŝivo, antikve el malsamaj devenoj, sed kiuj unuiĝis same kiel Brahmao en la komuna "stoko" kaj sinkretismo tipa por tiu religio: ŝivismo kaj viŝnuismo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search