Hipnoto

Photographic Studies in Hypnosis, Abnormal Psychology (1938)

Hipnoto (kaj hipnozo)[1]hipnotado estas stato de konscio, kiu igas homojn aŭskulti sugestiojn kun malpli da kritika pensado ol en kutima stato. Sugestio estas ideo prezentata al hipnotigato fare de hipnotiganto, por ke la ideo transformiĝu en sintenon, agon aŭ konvinkon, kiu povas daŭre ekzisti eĉ post la hipnota stato. La efikoj de hipnotigado estas uzataj en spektakloj, ekzemple kiam oni forgesigas ion aŭ sentigas ion, sed ankaŭ en medicino, ekzemple por ignorigi senton de doloro aŭ ĉesigi malbonan kutimon kiel fumadon.[2][3]

  1. Ambaŭ ebloj en PIV.
  2. La veroj kaj malveroj pri hipnoto. Scivolemo. Arkivita el la originalo je 2018-02-25. Alirita 2018-02-25.
  3. La forto de la hipnoto. Esperanta Retradio. Arkivita el la originalo je 2018-02-25. Alirita 2018-02-25.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search