Hispana kuirarto

Manĉa fromaĝo
Manĉaj paneroj.
Paelo de Valencio
Andaluzaj paneroj.
Sarsuela
Murciaj paneroj.

Estas malfacile paroli pri tipe hispana kuirarto, malgraŭ ke ekzistas kelkaj disvastiĝintaj manĝaĵoj. Pli ĝuste oni trovas en Hispanio multajn regionajn kuirartojn, kion kaŭzas la diverseco en klimato kaj pejzaĝo.

En Hispanio oni manĝas pli poste ol ekzemple en Germanio. Do la tagmanĝo komenciĝas inter 13:30 kaj 15:30, kaj la vespermanĝo inter 21:00 kaj 22:30. Pri la diferenco parte kulpas, ke Hispanio uzas la saman horzonon kiel Germanio, sed situas multe pli okcidente, do kalkulita nur laŭ la suntempo (koncerne la pozicion de la suno en la ĉielo), la diferenco inter la manĝotempoj de Hispanio kaj Germanio estas konsiderinde malpli grava. Ankaŭ la pli varma klimato influas la manĝotempojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search