Hispana lingvo en Filipinoj

La Hispana lingvo (kastilia en Filipinoj) estis la unua oficiala lingvo de Filipinoj ekde la alveno de la hispanoj en 1565 kaj ĝi fariĝis lingvafrankao de la lando ĝis komencoj de la 20-a jarcento. En 1863 estis kreata publika eduksistemo kiu amase akcelis la scipovon de la hispana en la tuta insularo. La nacia heroo José Rizal plejparte verkis nur hispane, samkiel la revoluciuloj kaj naciistoj de la 19-a jarcento. La Filipina Revolucio estis planita en la hispana, kaj la Unua Filipina Respubliko fondata en 1899 elektis la hispanan kiel la oficialan lingvon. La Konstitucio de Malolos, same kiel la nacia filipina himno estis skribataj hispane. En la unua duono de la 20-a jc., la hispana aŭ kastilia estis la lingvo uzata por la gazetaro, kulturo, ekonomio kaj filipina politiko. La hispana restis oficiala (kune kun la angla kaj tagaloga lingvoj) ĝis 1973.

En 2009, la akademianino kaj filipina prezidantino Gloria Macapagal-Arroyo estis premiita per la Internacia Premio Donkiĥoto. Ŝi agnoskas la iniciaton de Filipinoj enkonduki la lernadon de la hispana lingvo en ĉiuj lernejoj, kio ampleksigos la areon pri kunlaborado politika, institucia kaj ekonomia kiu disvolviĝas en la hispana lingvo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search