Hispanlingva literaturo

La Hispanlingva literaturo naskiĝis dum la Mezepoko. La unua literatura verko konservata estas la Cantar de Mio Cid (Kanto de Mia Cido), epopeo pri la Cido, kastilia heroo, redaktata ĉirkaŭ la jaro 1200.

La ĉefa fazo de la Hispanlingva literaturo estis la Ora JarcentoOraj Jarcentoj, epoko inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Ĉefe dum la 19-a jarcento la hispanlingva literaturo, dum jarcentoj koncentrita en Hispanio, malfermiĝas al Hispanameriko, kies verkistoj ĉirkaŭ la fino de tiu jarcento komencas esti referencaj mejloŝtonoj kaj anstataŭas la hispanojn tre ofte kiel komencantoj kaj enkondukantoj de diversaj tendencoj kaj skoloj en Hispanlingvio, kiel okazis ĉe Rubén Darío je la ŝanĝo de la jarcentoj aŭ Gabriel García Márquez dum la dua duono de la 20-a jarcento.

Dum la 20-a jarcento la etendo de la hispanlingva literaturo kaj same de la uzado de la hispana lingvo ege disvastiĝis kaj eĉ separiĝis en diversaj mondoregionoj aŭ eĉ meze de la jarcento kaze de Hispanio disiĝis inter la literaturo kiu estis verkita en la interno kaj tiu kiu estis verkita de la ekziliitoj, kazo kiu ripetiĝis ĉe kelkaj hispanamerikaj verkistoj kiuj laŭlonge de la jarcento devis ekziliiĝi pro politikaj kialoj.

Dek ricevintoj de la Nobelpremio pri literaturo estis hispanlingvaj verkistoj: la hispanaj verkistoj José Echegaray (1904), Jacinto Benavente (1922), Juan Ramón Jiménez (1956), Vicente Aleixandre (1977), kaj Camilo José Cela (1989); la ĉilianoj Gabriela Mistral (1945) kaj Pablo Neruda (1971); la gvatemalano Miguel Ángel Asturias (1967); la kolombiano Gabriel García Márquez (1982) kaj la meksikano Octavio Paz (1990).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search