Historio de Italio

Aŭgusto Cezaro.
Ĝenerala vido de la Baziliko Sankta Petro, sidejo de la papoj en Romo.

La historio de Italio estas tre ligita al la kulturo de Okcidento kaj al la historio de Eŭropo, kaj granda parto de la ĉefaj historiaj okazaĵoj de la okcidentaj kaj universalaj aferoj okazis en la lando aŭ eĉ estis protagonistigitaj de ties popoloj.

Heredinta de multaj antikvaj kulturoj kiel tiuj de etruskoj kaj latinoj kaj ricevinto de la koloniigo fare de grekoj kaj kartaganoj, en Italio formiĝis la Romia Imperio, kiu siavice heredigis grandan parton de la okcidenta kulturo kaj unu el la plej grandaj de la historio. Post la falo de la Romia Imperio, Italio suferis serion de invado fare de ĝermanaj popoloj alterne kun klopodoj fare de bizancanoj kaj frankoj por rekonstrui la unuecon de la Romia Imperio. Romo, sidejo de la papoj kaj fonto de imperia legitimeco estis en tiu epoko altiro por plej gravaj historiaj figuroj kiel Justiniano la 1-a kaj Karolo la Granda.

Dum la Mezepoko Italio iĝis mozaiko de urbo-ŝtatoj kiuj luktis inter si por atingi hegemonion sur al cetero, kun oftaj intervenoj de la eksterlandaj potencoj kaj de la Katolika Eklezio. Ties privilegia geografia, ekonomia kaj kultura situacio faris, ke ĝi ludis gravan rolon en la komerco de Eŭropo kaj la Mediteraneo kaj la aperon de Maraj Respublikoj konektitaj kun la historio de Eŭropo kaj de la Orienta Mediteraneo. La luktado inter la politika povo imperia, kio inkludis Italion, kaj la papa religia, kiu havis sidejon en Romo, havis en Italio specialajn rezultojn.

Tiu heredo de politika elstareco faris Italion kerno de la lukto por la povo en Eŭropo. Krome, la kultura heredo, kaj klasika kaj eklezia estis fekunda grundo por novaj tendencoj. El la 14-a ĝis 16-a jarcentoj Italio iĝis kultura centro de Eŭropo el kiu disvastiĝis la Renesanco kaj estis batalkampo inter la Hispana Imperio kaj la Franca Imperio de Francisko la 1-a.

Post la dekadenco de la hispana monarkio, estis la Aŭstri-Hungaria Imperio kiu ekkontrolis la regionon, same kiel granda parto de Centra Eŭropo. Denove batalkampo dum la Napoleonaj Militoj, poste Italio luktis por sia sendependigo kaj unuigo. Inter 1856 kaj 1870 okazis la Unuigo de Italio post serio de militoj en kiuj partoprenis la Aŭstria Imperio kaj la Papa Ŝtato, post kio Italio jam estas unu lando kaj ŝtato.

Poste, la Itala Reĝlando same kiel la aliaj eŭropaj potencoj okazigis politikon de imperiismo kiu rezultis en la Itala Imperio kaj partopreno en la Unua Mondmilito kun la aliancanoj kontraŭ la centraj imperioj, la disvolvigo de la faŝismo de Benito Mussolini, la invado de Albanio kaj Abisinio, partopreno en la Dua Mondmilito (en la mala flanko) kun la Potencoj de la Akso kun Nazia Germanio kaj Japana Imperio. Post malvenko en la Dua Mondmilito, la monarkio estis forigita kaj anstataŭita per la aktuala respubliko.

En la aktualo Italio apartenas al internaciaj organizoj kiel UN, NATO, Eŭropa Unio aŭ la G-8.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search