Homaranismo

Homaranismo
ideologio
religio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1906 vd
vdr
Homaranismo (Hilelismo), 1906

Homaranismo estas la nomo kiun la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof donis ekde 1906 al sia interpreto de la filozofia kaj religia doktrino Hilelismo (1901). Ĝi havas bazajn trajtojn de sekulara religio surbaze de aŭtonomaj, universalaj moralaj principoj[1]. Homaranismo celis maletnigi la homaron, kreante religiajn kaj lingvajn pontojn kiuj povis helpi al individuoj rekoni la 'homecon' en unu la alian, prefere ol esti portantoj de iuj naciaj aŭ religiaj programoj[1].

Ami sian naskiĝlokon, lingvon kaj tradiciojn por ke ili konserviĝu estas komprenebla, sed por homaranoj ne akcepteblas la altrudo de sia religio, nacia lingvo aŭ nacia aparteno al aliaj homoj[1].

  1. 1,0 1,1 1,2 (angla) Roberto Garvia, Religion and artificial languages at the turn of the twentieth century. En: Language Problems and Language Planning 37:1 (2013), p. 62-63, John Benjarmins Publishing Company.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search