Homeopatio

Samuel Hahnemann

Homeopatio estas alternativa skolo de medicino, bazita sur la instruoj de la germana kuracisto Samuel Hahnemann, kiuj estis publikigitaj ekde 1796. Fundamenta tezo de la homeopatio estas la "principo de simileco" - trakti malsanojn per apliko de similaj, arte generitaj malsanoj (greke ομοιος [homojos] = simila). Ĝi tiel kontrastas al la majoritata skolo de medicino, kiun anoj de homeopatio nomas "alopatio". Ĝenerale, la plejmulto de medicinistoj konsideras homeopation pseŭdoscienco. La homeopatiaĵoj havas neniom da aktiva ingredienco en ĝi kaj ĝia efiko estas neniu pli ol ŝajnkuracilo (placebo).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search