Homvendado

Homvendadohoma ŝakrado estas interalie la rekrutado, transportado, aŭ komercado de homoj kontraŭ ilia volo kaj kun la celo de seksa ekspluatado, laboreksludado aŭ ajna alia formo de ekspluatado[1][2] : kutime tio ĉi ne estas kontrabando, kiu tamen ja okazas je la peto de la kontrabanditaj personoj mem.

Terminoj kiel 'kontrabandado' aperis en la periodo ĉirkaŭ 1877-1900, en pluraj okcidenteŭropaj lingvoj. Tamen, tie tuj aperis malkonsento pri kio tiuj terminoj precize signifas aŭ signifu, kaj tiu diskuto daŭradas. La du ekstremojn, en la tre granda gamo de iam proponitaj signifoj estas: (a) ĉio kiu kontribuas al tio ke iu persono prostituiĝas estas 'homa kontrabandado'; (b)  perforte aŭ trompe inciti iun personon al prostituado estas 'homa kontrabandado'.

CoMensha, la nederlanda branĉo de La Strada International (LSI) difinas homvendadon tiel : "la rekrutado, transportado, translokigo kaj gastigado de persono, kun uzo de perforto (en larĝa senco) kaj kun la celo espluati la personon".

  1. Italio: En Kalabrio, la afrikaj migrantoj estas ekspluatataj en la kampoj fare de mafiaj organizaĵoj Blogo 'Neniam milito inter ni', 22-a junio 2017.
  2. Kataro : pli ol 450 barataj migrantoj mortis en du jaroj, Blogo 'Neniam milito inter ni', 18-a februaro 2014.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search