Hopman-Pokalo

Hopman-Pokalo
recurring tennis tournament • tennis team event
Nomita laŭ Harry Hopman
Lando Aŭstralio
Fondita en 1989
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Hopman-Pokalo
Internacia Tenisa Federacio
loko Perto
lando  Aŭstralio
speco hala turniro
retejo: www.hopmancup.com.au Arkivigite je 2006-03-07 per la retarkivo Wayback Machine

En la monda turniro Hopman-Pokalo - angle Hopman Cup, hispane Copa Hopman, ruse Кубок Хопмана - konkuras la tutmonde plej bonaj ok naciaj teamoj pri unuopaj matĉoj kaj duoblaj paraj matĉoj de teniso. En ĉiu komparo inter du naciaj teamoj estas ludataj po unu vira kaj virina unuopaj matĉoj, kaj aldone unu duobla para matĉo (nomata mixed, do sekse "miksita"). Ĝi konsideriĝas samranga al la tutmondaj turniroj Davisa Pokalo (Davis Cup) por viraj naciaj tenisaj teamoj kaj Federacia Pokalo (Fed Cup) por virinaj naciaj tenisaj teamoj. Sian nomon la pokalo havas de la aŭstralia tenisisto Harry Hopman.

La ideo por tia regula turniro unuafoje diskutiĝis en 1984, sed daŭris ĝis la jaro 1989, kiam la unua turniro vere realiĝis. Ekde tiam la evento ĉiujare fine de decembro respektive komence de januaro okazas en la aŭstralia urbo Perto.

La reguloj por la turniro plurfoje iom ŝanĝiĝis intertempe. La nombro de la partoprenantaj naciaj teamoj alternis inter 8 (en la unua turniro 1988/89) kaj 12 (en la dua ĝis sepa eldono de la turniro). Ekde la oka eldono de la evento denove partoprenas 8 teamoj. La vico de la unuopaj matxoj komence estis virina unuopa matĉo, duobla para kaj fine vira unuopa matĉo, sed ekde la tria turnira jaro la vico estas virina, poste vira unuopa matĉoj kaj fine la duobla para matĉo, por doni al la duobla fortokomparo la eblecon eventuale decidi pri la gajnanta teamo kaj doni al ĝi publike pli altiran pozicion. Komence laŭ lotumo konkurencis po du el la entute ok teamoj, poste konkurencis po du el la kvar gajnintaj teamoj ("duon-finalo") kaj sekve en finalo la du teamoj gajnintaj en la duonfinalaj matĉoj. Ekde la deka eldono de la turniro komence interkonkurencas ĉiuj teamoj en du grupoj de entute kvar teamoj, poste sekvas duonfinalo inter la du plej sukcesaj teamoj el tiuj du grupoj, kaj fine la finalo. La nova turnira sistemo estas aparte aprezata de la publiko kaj konsiderata pli justa. Ankaŭ la maniero kiel kvalifikigi la ok turnire partoprenantan teamojn kaj la maniero kiel disdividi la interkonkurantajn teamojn respektive teamogrupojn, ŝanĝiĝis plurfoje.

Rekorda venka temao estas tiu de Usono, kiu ĝis 2010 gajnis kvinfoje en la turniro, lastfoje en 2008.

Por la spektantoj la turniro aparte interesas pro tio, ke kutime videblas la plej bona vira kaj plej bona virina tenisistoj de ĉiu partoprenanta lando, kaj ke en la duoblaj paraj matĉoj tiuj pintaj tenisistoj eĉ kune ludas. Ekzemple foje kune partoprenis la germanaj tenisistoj Boris Becker kaj Steffi Graf, kiuj krome tre malofte kune ludis tenison kaj ne facile interharmoniis; tamen komune ili ne venkis la turniron, kvankam kun aliaj partneroj ambaŭ ja gajnis ĝin - Steffi Graf en 1993 kaj Boris Becker en 1995.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search