Humideco

Termohigrografo uzata por mezuri sur papero la temperaturon kaj relativan humidecon.

Oni nomas media humideco (aŭ aera malsekeco) la kvanton de akvovaporo kiu estas en la aero. Oni povas esprimi ĝin per absoluta kvanto aŭ per relativa esprimo nome grado de humido.

En meteologio kaj fiziko, la absoluta humido estas difinita kiel la proporcio de la maso de akvovaporo esprimata en kg rilate al la volumeno de humida aero en unu m3 ĉe la premo kaj temperaturo konsiderita; ĝi havas la dimension de volumena maso[1][2].

La relativa humido estas la laŭelcenta rilato inter la reala kvanto da akvovaporo, kiun enhavas la aero kaj tiu kiun ĝi bezonus enhavi por saturiĝi je identa temperaturo; ekzemple, relativa humido de 70% signifas pri tia aero, ke de la totalo de akvovaporo (100%), kiun povus enhavi la aero je tiu temperaturo, ĝi enhavas nur 70%.

Ekzemple, je 30 °C, saturigita aero enhavas 28 gramojn da akvo en unu kubmetro, do aero kiu enhavus 14 gramojn da akvo en unu kubmetro, havus absolutan humidon je 14.10−3 kg/m3 kaj relativan hunidon je 50%.

  1. Centro Meteo Italiano.it - "Umidità assoluta e relativa" Arkivigite je 2018-08-03 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
  2. La absoluta humido povas ankaŭ esti esprimata per la proporcio de la maso de akvovaporo (kg) rilate al la tuta maso de la konsiderita aero (kg), do per sendimensia cifero.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search