Humuro

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun humoro.
Surprizo estas ofta komponanto de humuro.

Humuro estas komika esprimmaniero, vekanta gajon kaj ridemon. Ofte ĝi baziĝas sur ironio, sur ŝajna seriozeco ĉe absurdaĵoj, sur kontrasto inter laŭdaj kaj mallaŭdaj esprimoj; preskaŭ ĉiam ĝi efikas per surprizo. Humuron utiligas satiroj, anekdotoj, komedioj, amuzaj libroj kaj filmoj, ŝercoj. Humuro povas esti akre sarkasma, sed ne noce malica.

La vorto devenas el la latina "humor" (= humido), ĉar la antikvuloj kredis, ke la korpaj sukoj kaŭzas agrablan kaj malagrablan staton de la menso, do bonan kaj malbonan humoron.

Konataj estas la humuro de Mark Twain, la nigra humuro de Jonathan Swift, la angla humuro, la humuro de la gabrovanoj, slapstiko, ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search