ISO 3166-2:IT

Italio ISO 3166-2:IT

Italio

Italio
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo IT
Trilitera kodo ITA
Cifera kodo 380
vdr

 Italio estas administre dividita al 20 regionoj, kiuj (escepte de Aosta Valo) havas po plurajn provincojn (sume 109) - kelkaj el tiuj regionoj kaj provincoj havas la privilegian statuson "aŭtonoma regiono/provinco", kio signifas, interalie, ke ili ne transpagas certajn impostojn.

La ISO-kodoj de la regionoj kaj provincoj de Italio konsistas el la ISO-kodo de Italio, "IT", kaj po nombro el du ciferoj por la regionoj kaj du literoj por la provincoj. La duliteraj provincaj kodoj estas ĉefe uzataj en aŭtomobilsignoj aŭ en poŝtadresoj: tie por diferencigo de pluraj samaj urbonomoj la provincaj kodoj povas esti metataj interkrampe post la urbonomoj.

La kodoj ekzistas ekde la jaro 1998. En 2007 korektiĝis iuj malgrandaj tajperaroj, kaj kvar novaj provincoj en Sardinio estis aldonataj. En februaro kaj junio 2010 tri pliaj novaj provincoj estis aldonataj kaj la kodo de la provinco Forlì-Cesena estis korektita: ekde tiam la ISO-kodoj kaj la italaj provincaj aŭtokodoj denove centprocente kongruas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search