ISO 3166-3

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ISO 3166-3 en la angla Vikipedio.

ISO 3166-3 estas parto de la normo ISO 3166, publikigita fare de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). En ĝi estas difinitaj jam ne validaj kodoj de landaj nomoj, kiuj estis forigitaj el ISO 3166-1 ekde ties unua eldono en 1974. La oficiala nomo de la normo estas: Kodoj por reprezentado de nomoj de landoj kaj de ties subdividaĵoj – Parto 3: kodoj por landaj nomoj, kiuj estis uzataj antaŭe.[1] Unuafoje ĝi estis publikigita 1999.

Al ĉiu eksa nomo de lando en la normo ISO 3166-3 oni donas kvarliteran kodon. La unuaj du literoj estas la dulitera (alpha 2) kodo de la eksa landa nomo laŭ la normo ISO 3166-1, kaj la lastaj du literojn oni donas laŭ sekvaj reguloj:[2]

  • Se la lando ŝanĝis sian nomon, oni uzas la novan duliteran kodon laŭ ISO 3166-1. Ekzemple, Birmo BU ŝanĝis sian nomon al Mianmaro MM, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas BUMM. Se dum la noma ŝanĝo la dulitera kodo laŭ ISO 3166-1 restis la sama, do oni uzas kodon AA. Ekzemple, Belorusa SSR BY ŝanĝis sian nomon al Belorusio BY, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas BYAA.
  • Se la tuta lando iĝis parto de alia ekzistanta lando, do oni uzas ties duliteran kodon laŭ ISO 3166-1. Ekzemple, la Germana Demokratia Respubliko DD iĝis parto de Germanio DE, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas DDDE.
  • Se la lando estis dividita inter pluraj landoj, do ili uzas la kodon HH. Ekzemple, Ĉeĥoslovakio CS fariĝis du landoj: Ĉeĥio kaj Slovakio, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas CSHH. Poste Serbio kaj Montenegro ricevis la saman duliteran kodon CS kaj poste dividiĝis, la kodo CSHH jam estis okupita, kaj ĝi ricevis kodon CSXX laŭ ISO 3166-3. Estis nur unu fojo, kiam la saman duliteran kodon oni dufoje forigis el ISO 3166-1.

Krom la eksan landan nomon kaj ĝian kodon laŭ ISO 3166-3, ĉiu registraĵo en ISO 3166-3 enhavas ankaŭ ĝiajn eksajn kodojn laŭ ISO 3166-1, la periodon de ĝia valideco, la nova(j)n landa(j)n nomo(j)n kaj la nova(j)n kodo(j)n laŭ ISO 3166-1.

Post kiam la lando estas forigita el ISO 3166-1, ĝiaj eksaj kodoj estas rezervitaj por transira periodo ne malpli ol 50 jarojn daŭra, poste li povas esti donitaj al iu lando.

Se lando ŝanĝas sian nomon sen iu teritoria ŝanĝo, do ĝia cifera kodo laŭ la normo ISO 3166-1 restas la sama. Ekzemple, kiam en 1989 Birmo ŝanĝis sian nomon al Mianmaro, giaj aulitera kaj trilitera kodoj estis ŝanĝitaj, sed la cifera restis 104.

Nuntempe iuj naciaj domajnoj de la alta nivelo, respektivaj al forigitaj duliteraj kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 estas plu uzataj. Tamen, kelkaj duliteraj kodoj, forigitaj en la fino de 1980-aj aŭ en la komenco de 1990-aj neniam estis uzataj por iu nacia domajno.

  1. ISO 3166-3:2013 (angle). Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). Alirita 2020-01-10.
  2. Clive Feather (2003-07-25). Country codes in ISO 3166 (Table 2: codes withdrawn from use) (angle). Alirita 2020-01-10.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search