Ideologio

Karl Marx kaj Friedrich Engels prilaboris teoriojn pri ideologio; ties monumento en Marx-Engels-Forum, Berlin-Mitte.
Unua parto de Élémens d’idéologie de Antoine Destutt de Tracy.

Ideologioismo estas aro kaj kombino de ideoj kaj idealoj, kiu formas mondkoncepton kaj distingas socian grupon. Per tiuj oni klopodas klarigi la vivosencon por homo kiel membro de homgrupo. Tiele ĝi firmigas la apartenon de ano en la grupo, nome la socio.

Laŭ Karl Marx, en socio enhavanta regantan klason, tiu klaso faras, ke sia ideologio estu disvastigata kiel neŭtrala mondkoncepto en la tutan socion, por ke aliaj klasoj ne ekklopodu ŝanĝi la politikan ordon. Ideologio povas esti skribe difinita aŭ nur io transdonata de generacio al generacio. Ideologion havas ĉiu familio, ĉiu stratbuba grupo, lerneja klaso, urbo, vilaĝo, regiono, religio, filozofia skolo, movado... Sen kredo je ideologio homo normale ne vivas, sed sen dubo je la propra ideologio kaj ties supereco super ĉiuj aliaj la homo povas fariĝi kvazaŭ nenormalaĵo, monstro, preta je la plej fifamaj kaj aĉaj agoj nome de sia ideologia konvinko.

Psiksociologie, Ideologio estas aro da konsciaj kaj senkonsciaj ideoj kiuj konsistigas oniajn celojn, atendojn, kaj agojn. Ideologio estas ampleksa vizio, maniero rigardi aĵojn (komparu mondrigardon) kiel en pluraj filozofiaj tendencoj (vidu politikajn ideologiojn), aŭ aro da ideoj proponitaj fare de la dominanta klaso de socio al ĉiuj membroj de tiu socio ("ricevita konscio" aŭ produkto de socianiĝo).

Ideologioj estas sistemoj de abstrakta pensaro aplikita al sociaj aferoj kaj tiel igas tiun koncepton centra al politiko. Implicite ĉiu politika aŭ ekonomika tendenco implicas ideologion sendepende de tio, ĉu ĝi estas prezentita kiel eksplicita sistemo de pensaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search