Inflacio

Inflacio en la mondo (2019)

Inflacio estas ĝenerala kaj daŭra pliigo de la preznivelo. Tiu ekonomika malekvilibro povas havi multajn kaŭzojn, kaj pro tio oni difinas ĝin per certaj komunaj simptomoj. Ekzistas pluraj inflaciaj situacioj:

  • mona inflacio, kiun kaŭzas troa plimultiĝo de la kvanto da mono cirkulanta ene de la ekonomio, kutime pro troa kreado de mono fare de centra banko por financi la ŝtaton aŭ stimuli la ekonomion. Historia ekzemplo estas la altiĝo en la prezoj pro alveno de arĝento el Ameriko al Hispanio dum la 16-a jarcento. La troa presado de papermono post la Unua mondmilito estas alia ekzemplo.
  • inflacio per kostoj, kaŭzita de plialtiĝo de la kostoj (salajroj, maŝinoj, krudmaterialoj). Eŭropo suferis tia inflacio post la 1973-a plialtiĝo de petrolprezo.
  • la nunaj ekonomikistoj ofte pensas, ke inflacio devenas strukturajn kaŭzojn, kiuj malpermesas elekton de ekvilibranta prezo (ne sufiĉe fleksebla labormerkato)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search