Informteorio

Informteorioinforma teorio, ne aparte specifita, estas la komuna nomo pri la teorio de informoj de Claude Shannon, kiu estas probabloteorio por kvantigi la averaĝajn informojn en aro da mesaĝoj, kies komputila kodigo sekvas precizan statistikan distribuon. Ĉi tiu kampo havas sian sciencan originon kun Claude Shannon, kiu estas la fondinta patro kun sia artikolo A Mathematical Theory of Communication (Matematika Teorio de Komunikado) eldonita en 1948.

Gravaj branĉoj de la informteorio de Shannon inkludas:

- la kodadon de informoj,
- la kvantecan mezuron de redundo de teksto,
- datumkunpremodatumdensigo,
- kriptografio.

En pli ĝenerala senco, informteorio estas teorio celanta kvantigi kaj kvalifiki la nocion de enhavo pri informoj ĉeestantaj en aro da datumoj. Kiel tia, ekzistas alia teorio de informoj: la "algoritma teorio de informoj", kreita de Kolmogorov, Solomonov kaj Gregory Chaitin komence de la 1960-aj jaroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search