Integra cirkvito

Integra cirkvito
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta icokubo • integrated circuit packaging type vd
vdr
Surfacmuntita icujo.

Integra cirkvito[1], aŭ integrita cirkvito[2], (mallongigo ico) estas elektronika cirkvito, kiu sekvas antaŭprogramitajn funkciojn ĉefe per duonkonduktila kristalo kun aktivaj elektronikaĵoj, kiel transistoroj, kaj pasivaj elementoj, kiel diodoj, kondensatoroj kaj rezistiloj. Ĉi tiuj partoj estas konektitaj sur maldika tavolo de duonkonduktila materialo, kiel silicio. En la jaro 2004 norma ico estas 1 cm2 aŭ malpli granda. Ĝi subtenas milionojn da konektoj, tamen pli grandaj icoj ankaŭ ekzistas.

La integra cirkvito estis inventita de Jack Kilby en 1958, kiu gajnis al li la Nobel-premion pri fiziko en 2000 kaj akcelis la elektronikan miniaturigan revolucion, kiu komenciĝis kun la apero de la transistoro ĉirkaŭ jardekon antaŭe. Integritaj cirkvitoj havas multajn avantaĝojn, kiel ekzemple la malgrandaj dimensioj, alta efikeco kaj la ebleco de amasproduktado. Nuntempe, post duona jarcento post ilia apero, la icoj penetris ĉiujn sociajn vivkampojn. Inter la plej kompleksaj integraj cirkvitoj estas mikroprocesoroj, kiuj kontrolas multajn elektronikaĵojn kiel poŝtelefonojn, komputilojn kaj mikroondajn fornojn. Icoj estas fundamentaj partoj de komputiloj, ekzemple: ĉefmemoro, procesoro, fleŝmemoro estas sole integraj cirkvitoj.

  1. Komputika Leksikono ("integra cirkvito")
  2. De la fizika fundamento tra la konsisteroj ĝis la funkcikapablaj cirkvitoj kaj elektrofaka terminaro Arkivigite je 2016-12-12 per la retarkivo Wayback Machine ĉapitro ELEKTRO II, paĝo 161 ("integrita cirkvito", prefereble, vidu diskuton)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search