Ne konfunzenda kun "Eŭropa tago de lingvoj"
La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo[1] aŭ Internacia Tago de la Patrina Lingvo aŭ Internacia Tago de la Denaska Lingvo[2][3] estis proklamita la 21-an de februaro 1999 je propono de la Unesko al la Unuiĝintaj Nacioj.
Unesko prunteprenis ĝin de Bangldeŝo kie en tiu tago en 1952 sep junuloj martiriĝis por denaska lingvo, la lingvaj rajtoj de la bengala[4].
Tiun tagon UNESKO celebras ĉiujare kun la nomo Mother Language Day (Tago de la Patrina Lingvo) en siaj ses oficialaj lingvoj.
Homoj, kies denaska lingvo ne (aŭ ne sufiĉe) evoluis el la vidpunkto de terminologio kaj faklingvoj aŭ al kiuj oni ne donas la eblon utiligi sian denaskan lingvon kadre de edukado, trejnado, alirado de informoj aŭ interagado en sia laborloko, tendencas postresti [5].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search