Internacia Valuta Fonduso

Internacia Valuta Fonduso
emblemo
Sidejo de la Internacia Mona Fonduso en Vaŝingtono
Sidejo de la Internacia Mona Fonduso en Vaŝingtono
internacia financa institucio
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj Redakti la valoron en Wikidata
Komenco julio 1944 vd
Geografia situo 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 39″ U (mapo)38.899005555556-77.044225Koordinatoj: 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 39″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Internacia Valuta Fonduso (Vaŝingtono)
Internacia Valuta Fonduso (Vaŝingtono)
DEC
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Internacia Valuta Fonduso
Membro de Network for Greening the Financial System (en) Traduki
ORCID Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

class="wikidata-content" | angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Valuta Fonduso (IMF)[1]Internacia Mona Fonduso (IMF) - angle International Monetary Fund, france Fonds monétaire international, ruse Междунардный Валютный Фонд, pole Międzynarodowy Fundusz Walutowy - estas internacia organizaĵo, establita en 1946 por instigi internacian valutan kunlaboradon, borsan stabilecon kaj regulajn interŝanĝajn aranĝojn, por instigi ekonomian kreskadon kaj altajn nivelojn de dungado kaj por provizi provizoran financan helpon al landoj por faciligi reĝustigon de pago-bilancado. Teorie, la ĉefa celo estas malpliigi la malriĉecon tra la tuta mondo, kvankam periode dependante de la Monda Banko por siaj rimedoj.[2] Formita en 1944 en la Konferenco de Bretton Woods ĉefe el la ideoj de Harry Dexter White kaj de John Maynard Keynes,[3] ĝi venis al formala ekzistado en 1945 kun 29 membroj landoj kaj la celo rekonstrui la internacian pagosistemon. Ĝi nuntempe ludas centran rolon en la administrado de la pagopesilaj malfacilaĵoj kaj de internaciaj financaj krizoj.[4] Landoj kontribuas per financoj al fonduso pere de kvota sistemo por landoj kiuj suferas problemojn en la pagopesilo kaj ŝuldas monon.

Pere de tiu financado kaj de aliaj aktivecoj kiel kolekto de statistiko kaj analizoj, superrigardo al la ekonomioj de la membroj, kaj la peto de partikularaj politikoj,[5] la IMF laboras por plibonigi la ekonomiojn de siaj membrolandoj.[6] La celoj de la organizaĵo deklaritaj en la Artikoloj de la Interkonsento estas la jenaj:[7] helpi la internacian valutan kunlaboradon, la internacian komercon, altan dungonivelon, la stabilecon de la valutaj ŝanĝindicoj, elteneblan ekonomian kreskon, kaj fari la rimedojn disponeblaj al la membrolandoj, kiuj havas financajn malfacilaĵojn.[8] La fondusoj de la IMF venas el du ĉefaj fontoj: nome kvotoj kaj ŝuldoj. Kvotoj, kiuj estas arigitaj fondusoj de membrolandoj, generas plej el la financoj de la IMF. La grando de la kvotoj de la membroj dependas el ties ekonomia kaj financa gravo en la mondo. Landoj kun pli granda ekonomia gravo havas pli grandajn kvotojn. La kvotoj estas pliigitaj periode kiel rimedo por helpi la rimedojn de la IMF en la formo de specialaj rajtoj de enspezo.[9]

  1. Monato-konvencioj (esperante). Alirita 2013-08-04.
  2. "About the IMF". IMF.org. Alirita la 23an de oktobro 2020.
  3. Broughton, James (Marto 2002). "Why White, Not Keynes? Inventint the Postwar International Monetary System" (PDF). IMF.org.
  4. Lipscy 2015.
  5. Schlefer, Jonathan (10a de aprilo 2012). "There is No Invisible Hand". Harvard Business Review. Harvard Business Publishing – via hbr.org.
  6. Escobar, Arturo (1980). "Power and Visibility: Development and the Invention and Management of the Third World". Cultural Anthropology. 3 (4): 428–443. doi:10.1525/can.1988.3.4.02a00060.
  7. "Articles of Agreement, International Monetary Fund" (PDF). IMF.org. 2011.
  8. "Articles of Agreement of the International Monetary Fund". IMF.org. 2016.
  9. "IMF Quotas". IMF.org. Alirita la 23an de oktobro 2020.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search