Interreta Halo de Famo

Interreta Halo de Famo
Internet Hall of Fame
Kondiĉoj
Aljuĝanto Interreta Societo
Tipo internacia premio
Detaloj
Stato ĉiujara
Rango(j) pioniroj, konektantoj, novigantoj
Statistikoj
Fondo 2012
Pliaj informoj
TTT-ejo www.internethalloffame.org (angle)
vdr
La unuaj membroj de la Interreta Halo de Famo (2012)

La Interreta Halo de Famo (angle The Internet Hall of Fame) estas internacia ĉiujara premio, lanĉita en 2012 kaj aljuĝata fare de la Interreta Societo pro atingoj en la branĉo de evoluigo de Interreto[1]. Inter honoraj membroj estas Vint Cerf («patro de Interreto»), Tim Berners-Lee (inventinto de TTT), Linus Torvalds (kreinto de Linukso), Richard Stallman (iniciatinto de la movado por libera programaro), Jimmy Wales (fondinto de Vikipedio)[2].

  1. About | Internet Hall of Fame (angle). Alirita 2014-06-18.
  2. Ричарда Столлмана и Аарона Шварца включили в Зал славы интернета (ruse). Lenta.ru (2013-06-27). Arkivita el la originalo je 2013-07-02. Alirita 2013-06-28.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search