Inundo

Tiutempa bildo de la inundo kiu frapis la marbordojn de la Norda Maro de Germanio kaj Danio en Oktobro, 1634.
Homoj serĉantaj rifuĝon el inundo en Javo, ĉ. 1865–1876.
Inundo de rojo pro forta musona pluvo kaj alta tajdo en Darvino, Norda Teritorio, Aŭstralio.
Inundo en Ĝido, kovrante la straton Reĝo Abdullah en Saudarabio.
Inundo ĉe Key West, Florido, Usono, pro la marborda inundo el la Uragano Wilma en Oktobro 2005.
Inundo en strato de Natal, Brazilo, en Aprilo 2013.
Minoraj inundoj en aŭtejo ĉe strato Juniper en Atlanta kristnaske pro ŝtormoj kaŭzitaj de okazaĵoj rilataj al El Niño. La sama El Niño okazigis registritajn altajn akvonivelojn dum Januaro en Atlanta.
Subita inundo pro forta pluvo falinta dum mallonga tempoperiodo. Dekstre oni vidas eĉ du virinojn kaptitajn de la inundo sur tegmento de aŭto.
Dekoj da vilaĝoj estis inunditaj kiam pluvo pelis la riverojn de nordokcidenta Bangladeŝo super ties bordoj en komenca Oktobro 2005. Tiu foto de satelito de NASA montranta la Teron kaptis en la supra bildo la inundojn de la riveroj Ghaghat kaj Atrai la 12an de Oktobro, 2005. La malhelbluo de riveroj estas etenda tra la kamparo en la supra bildo de la inundoj kompare al la suba pli normala situacio.

Inundosuperakvo[1] estas superfluo de akvo pro pluvo, tajdo, aŭ alia fonto, kie amplekso da akvo kovris normale sekan landon. Ĝi ankaŭ povas aludi al la Biblia diluvo, pri kiu oni parolas en aparta artikolo. En multaj sekaj regionoj de la mondo, la grundo ne drenas akvon bone kaj foje nur iom da pluvo troas kaj malhelpas la eblecon de la grundo sorbi la akvon. Kiam pluvo okazas, ĝi iufoje povas kaŭzi subitan inundon de akvo pleniganta sekajn river-fluejojn, konata kiel "subita inundo" aŭ "tuja inundo". Kvankam ĝenerale oni komprenas inundon kiel malprofito al homoj, el ekologia vidpunkto en multaj areoj de la mondo inundoj estas kaj devas esti konsiderataj kiel nepra kaj dezirebla okazaĵo por la vivo de plantoj kaj animaloj (vidu ekzemple artikolon Inunditaj herbejoj kaj savanoj).

  1. En PIV NPIV Alirita la 19an de Aŭgusto 2022.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search