Irito

Simbolo al iritaj substancoj por la sano

Irito, en biologio kaj fiziologio, estas stato je inflamodoloriga reakcio al alergio aŭ damaĝo al la ĉela histaro. La stimulo aŭ agento kiu induktas al la iritostato estas iritilo. La iritiloj kutime agas kiel kemiaj agentoj (ekzemple de la fenolo kaj la kapsaicino[1]), tamen, la mekanikaj, varmaj kaj radioaktivaj stimuloj (kiel ekzemple de ultraviola lumo kaj joniga radiado) povas ankaŭ agi kiel iritaj agentoj. Irito havas ankaŭ aliaj difinojn neklasikajn rilate al kelkaj fizika aŭ fiziologia doloro aŭ malkomforto.

Irito povas ankaŭ induktiĝi per kelkaj alergiaj respondoj pro la elmontrado de kelkaj alergenoj ekzemple de la prikontakta dermatito[2], irito de la mukozaj membranoj kaj jukado. La mukoza membrano estas plej ordinara loko por irito kaj ĝi enhavas sekreciajn glandojn ellasantajn mukojn kiuj altiras la alergenojn pro ties glueca naturo.

Kronika irito estas medicina vorto signifanta ke afliktaj sankondiĉoj ĉeestas dum kelka tempo. Ekzistas multaj malordoj povantaj kaŭzi kronikan iriton, kaj la plejmulto el ili afekcias la haŭton, vaginon, okulojn kaj pulmojn.

  1. ChemSpider
  2. Mobil Lexikon

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search