Irpin

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Irpin (stacidomo).
Irpin
urbo de provinca signifo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 56 806  (2019) [+]
Loĝdenso 513 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 31′ N, 30° 15′ O (mapo)50.51666666666730.25Koordinatoj: 50° 31′ N, 30° 15′ O (mapo) [+]
Alto 121 m [+]
Areo 110,83 km² (11 083 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Irpin (Kieva provinco)
Irpin (Kieva provinco)
DEC
Situo de Irpin
Irpin (Ukrainio)
Irpin (Ukrainio)
DEC
Situo de Irpin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Irpin [+]
vdr

Irpin (ukraine Ірпінь) estas urbo situanta ĉe la rivero Irpin en Kieva provinco tuj apud la urbo Kievo en norda Ukrainio. Parto de Irpin, la setlejo Kocjubinske (ukraine Коцюбинське), estas eksklavo ene de Kievo.

El administra vidpunkto, ĝi estas asimilita al urbo de oblasta signifo kaj funkcias kiel administra centro de la municipo de Irpin, kiu inkludas la urbon Irpin kaj tri urbotipajn setlejojn. La urbo havas populacion de 62 456 (2021 est.)

La urbo havas stacidomon konstruitan en 1899. Ekde 2003, la "Filmfestivalo de Irpin" por alternativa kinematografio okazas ĉiujare.

Dum la Invado de Rusio en Ukrainion en la periodo februaro-marto 2022 pri la urbo okazis akraj bataloj inter rusaj kaj ukrainaj trupoj. Fine la urbo estis liberigita de ukrainaj fortoj la 28-an de marto 2022. Dum la okupado flanke de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio la rusiaj soldatoj faris plurajn militkrimojn kontraŭ la civila loĝantaro.

La 13-an de marto 2022 en Irpin pereis Brent Renaud, usona ĵurnalisto, mortpafita de rusiaj soldatoj. La 24-an de marto 2022 la urbo ricevis titolon Urbo-Heroo de Ukrainio. La 26-an de aŭgusto 2022 estis starigita unua monumento al Teritoria Defend-Armeo de Ukrainaj Armitaj fortoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search