Jicĥak "Buĵi" HERZOG, hebree יצחק הרצוג, foje literumita kiel Isaac Herzog (naskiĝis la 22-an de septembro 1960 en Tel-Avivo) estas israela politikisto de HaAvoda (la Laborista Partio) kaj ekde 2021 la Prezidanto de Israelo.
De 2018 ĝis 2021, li estis prezidanto de la Juda Agentejo por Israelo. Herzog estis membro de Kneset, la israela parlamento de 2003 ĝis 2018. De 2013 ĝis 2018, li estis la gvidanto de la opozicio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search