Islamo

Islamo
principaj grupoj de religioj • religiovivstilo
Abrahama religio
Komenco 631 vd
Antaŭe Ŝahada vd
Poste kvin kolonoj de Islamo vd
Sidejo Masĝid al-Haram
Fondinto(j) Mohamedo vd
Lingvoj

araba lingvo

vdr
Islamo
Fondinto Mohamedo
Dieco Alaho
Tipo Monoteismo, Abrahama religio
Anoj Islamanoj, ĉirkaŭ 1.200 milionoj
Sankta libro Korano
Liturgia lingvo araba
Aperis en Arabio, Mezoriento
Sanktaj lokoj Mekko kaj Medino, (Sauda Arabio)
Jerusalemo, (Israelo)
Hebron, (Palestino)
Plej islama lando Indonezio
Branĉoj sunaismo, ŝijaismo, sufiismo, ĥariĝismo, ahmadismo
Simbolo Atestaĵo: Ne ekzistas alia dio krom Alaho kaj Mohamedo estas lia mesaĝisto)
Adorejoj Moskeoj
Pastraro Ajatoloj, ulemoj, ŝejĥoj ktp.
Rilataj religioj judismo, kristanismo, babismo kaj bahaismo

Islamo (arabe الإسلام al-'islâm, "submeto [al Dio]") estas monoteisma abrahama religio, kies doktrinoj kaj instruoj baziĝas sur Korano, kiu asertas, ke «Ne ekzistas alia Dio krom Alaho[1] kaj Mohamedo estas ties mesaĝisto».[2] La araba vorto Allah, esperantigita kiel Alaho, signifas ‘Dio’ kaj ĝia etimologio estas la sama kiel tiu de la ŝemida vorto El, per kiu Dio estas nomata en la Biblio. La islamaj erudiciuloj difinas islamon kiel: «La submetiĝo al Dio pere de unudiismo, obeo kaj forlaso de la idoladoro».[3] La plej sankta libro de islamo estas Korano,[4] diktita de Alaho al Mohamedo pere de Ĝibrilo (la anĝelo Gabrielo). La sekvantoj de islamo sin nomas islamanoj aŭ muslimoj (el la araba muslim مسلم, 'kiu submetiĝas'). Ili kredas ke Mahomedo estas la lasta el la profetoj senditaj de Dio.[5]

La islama religio akceptas kiel profetojn (sed ne nur) Adamon, Noa-n, Abrahamon, Moseon, Salomonon kaj Jesuon. Krom Korano, la islamanoj el sunaa tradicio sekvas la haditojn kaj la sunaon de la profeto Mohamedo, kiuj kreas la Historian registraĵon de la agado kaj instruoj de la Profeto. Aliaj libroj ankaŭ estas akceptataj kiel sanktaj: la Torao (Malnova Testamento de la kristanoj), la Psalmoj kaj la Evangelioj (Nova Testamento).

Islamo estas abrahama religio unudiisma kiu adoras nur Alahon. Oni kalkulas ke en la nuntempo ekzistas inter 1000 kaj 1 200 milionoj da islamanoj en la mondo. Laŭ Vatikano, islamo (ĉiuj branĉoj kune) estas la plej disvastiĝinta religio, ĉar ĝi superis la nombron de katolikoj,[6] kaj la dua religio de la mondo se oni kalkulas ĉiujn branĉojn, ekleziojn kaj sektojn de Kristanismo.

Islamo ekiĝis per la predikado de Mohamedo en la jaro 622 en Mekko (en nuna Sauda Arabio). Sub la regado de Mohamedo kaj liaj posteuloj, islamo rapide etendiĝis al vasta regiono. Tamen, ne ekzistas interkonsento inter islamanoj kaj ne islamanoj pri la maniero kiel ĝi vastiĝis kaj islamanigis aliajn popolojn, ĉu tio estis altrudo aŭ libera elekto.

La plejmulto el islamanoj estas sunaistoj, t.e. ĉirkaŭ 75-90% el ĉiuj kredantoj. La dua granda branĉo, ŝijaismo, estas sekvata de 10-20% plejparte en Irano kaj Irako. Ĉirkaŭ 13% el ĉiuj islamanoj loĝas en Indonezio, islama lando kun pli da loĝantoj en la mondo,[7] 25% en Sudazio,[7] 20% en Mezoriento,[8] 2% en Centrazio, 4% en la cetero de sudorientaj aziaj landoj, kaj 15% en subsahara Afriko.[9] Gravaj komunumoj ankaŭ ekzistas en Ĉinio, Rusio, kaj en partoj de Eŭropo kie Albanio estas la ununura tute eŭropa lando kun islama plimulto. sekvita de Bosnio. Kun ĉirkaŭ 1.5 miliardoj da sekvantoj aŭ 22% de la tutmonda loĝantaro en 2009,[10] Islamo estas la dua plej granda religio kaj unu el la plej rapide kreskantaj en la tuta mondo.[11][12]

Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

|}

Aŭdu la voĉlegitan version de la artikolo
  1. Korano 3:18.
  2. Korano 48:29.
  3. Al-Uzaimin, Muhammad Ibn Saalih (1997) p. 116.
  4. Korano 4:82.
  5. Korano 36:40.
  6. Asertis monsinjoro Vittorio Formenti en intervjuo al la ĵurnalo vatikana L'Osservatore Romano. «Por la unua fojo en la historio ni ne plu surpintas: la islamanoj nin atingis». «Islamo estas la plej granda religio laŭ Vatikano» Arkivigite je 2009-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
  7. 7,0 7,1 Miller (2009), pp.8,17
  8. Vidu:* Esposito (2002b), p.21* Esposito (2004), pp.2, 43 * Miller (2009), pp. 9, 19
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj mgmpPRC; $2
  10. The World Factbook Arkivigite je 2010-01-05 per la retarkivo Wayback Machine CIA Factbook, alirita la 2010-12-08
  11. The List: The World's Fastest-Growing Religions Arkivigite je 2007-05-21 per la retarkivo Wayback Machine Foreign Policy 14a de majo, 2007. Alirita en 2010-05-16.
  12. * Islam Today Islam: Empire of Faith (2000) cito = Islamo, sekvata de pli ol biliono da homoj nuntempe, estas la plej ampleksa religio tutmonde kaj baldaŭ la plej granda... PBS Alirita en 2010-08-25.
    • No God But God Thomas W. Lippman, cito = Islam is the youngest, the fastest growing, and in many ways the least complicated of the world's great monotheistic faiths. It is a unique religion based on its own holy book, but it is also a direct descendant of Judaism and Christianity, incorporating some of the teachings of those religions—modifying some and rejecting others. U.S. News & World Report, 7a de aprilo, 2008. Alirita en 2010-08-25.
    • Understanding Islam Susan Headden, U.S. News & World Report, 7a de aprilo, 2008. Alirita en 2010-08-25.
    • Major Religions of the World Ranked by Number of Adherents Arkivigite je 2008-06-15 per la retarkivo Wayback Machine Adherents.com Alirita en 2007-07-03.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search