Islamo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
principaj grupoj de religioj ![]() | |||||
Abrahama religio | |||||
Komenco | 631 vd | ||||
Antaŭe | Ŝahada vd | ||||
Poste | kvin kolonoj de Islamo vd | ||||
Sidejo | Masĝid al-Haram | ||||
Fondinto(j) | Mohamedo vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
| |||||
![]() | |
Islamo | |
Fondinto | Mohamedo |
Dieco | Alaho |
Tipo | Monoteismo, Abrahama religio |
Anoj | Islamanoj, ĉirkaŭ 1.200 milionoj |
Sankta libro | Korano |
Liturgia lingvo | araba |
Aperis en | Arabio, Mezoriento |
Sanktaj lokoj | Mekko kaj Medino, (Sauda Arabio) Jerusalemo, (Israelo) Hebron, (Palestino) |
Plej islama lando | Indonezio |
Branĉoj | sunaismo, ŝijaismo, sufiismo, ĥariĝismo, ahmadismo |
Simbolo | Atestaĵo: Ne ekzistas alia dio krom Alaho kaj Mohamedo estas lia mesaĝisto) |
Adorejoj | Moskeoj |
Pastraro | Ajatoloj, ulemoj, ŝejĥoj ktp. |
Rilataj religioj | judismo, kristanismo, babismo kaj bahaismo |
Islamo (arabe الإسلام al-'islâm, "submeto [al Dio]") estas monoteisma abrahama religio, kies doktrinoj kaj instruoj baziĝas sur Korano, kiu asertas, ke «Ne ekzistas alia Dio krom Alaho[1] kaj Mohamedo estas ties mesaĝisto».[2] La araba vorto Allah, esperantigita kiel Alaho, signifas ‘Dio’ kaj ĝia etimologio estas la sama kiel tiu de la ŝemida vorto El, per kiu Dio estas nomata en la Biblio. La islamaj erudiciuloj difinas islamon kiel: «La submetiĝo al Dio pere de unudiismo, obeo kaj forlaso de la idoladoro».[3] La plej sankta libro de islamo estas Korano,[4] diktita de Alaho al Mohamedo pere de Ĝibrilo (la anĝelo Gabrielo). La sekvantoj de islamo sin nomas islamanoj aŭ muslimoj (el la araba muslim مسلم, 'kiu submetiĝas'). Ili kredas ke Mahomedo estas la lasta el la profetoj senditaj de Dio.[5]
La islama religio akceptas kiel profetojn (sed ne nur) Adamon, Noa-n, Abrahamon, Moseon, Salomonon kaj Jesuon. Krom Korano, la islamanoj el sunaa tradicio sekvas la haditojn kaj la sunaon de la profeto Mohamedo, kiuj kreas la Historian registraĵon de la agado kaj instruoj de la Profeto. Aliaj libroj ankaŭ estas akceptataj kiel sanktaj: la Torao (Malnova Testamento de la kristanoj), la Psalmoj kaj la Evangelioj (Nova Testamento).
Islamo estas abrahama religio unudiisma kiu adoras nur Alahon. Oni kalkulas ke en la nuntempo ekzistas inter 1000 kaj 1 200 milionoj da islamanoj en la mondo. Laŭ Vatikano, islamo (ĉiuj branĉoj kune) estas la plej disvastiĝinta religio, ĉar ĝi superis la nombron de katolikoj,[6] kaj la dua religio de la mondo se oni kalkulas ĉiujn branĉojn, ekleziojn kaj sektojn de Kristanismo.
Islamo ekiĝis per la predikado de Mohamedo en la jaro 622 en Mekko (en nuna Sauda Arabio). Sub la regado de Mohamedo kaj liaj posteuloj, islamo rapide etendiĝis al vasta regiono. Tamen, ne ekzistas interkonsento inter islamanoj kaj ne islamanoj pri la maniero kiel ĝi vastiĝis kaj islamanigis aliajn popolojn, ĉu tio estis altrudo aŭ libera elekto.
La plejmulto el islamanoj estas sunaistoj, t.e. ĉirkaŭ 75-90% el ĉiuj kredantoj. La dua granda branĉo, ŝijaismo, estas sekvata de 10-20% plejparte en Irano kaj Irako. Ĉirkaŭ 13% el ĉiuj islamanoj loĝas en Indonezio, islama lando kun pli da loĝantoj en la mondo,[7] 25% en Sudazio,[7] 20% en Mezoriento,[8] 2% en Centrazio, 4% en la cetero de sudorientaj aziaj landoj, kaj 15% en subsahara Afriko.[9] Gravaj komunumoj ankaŭ ekzistas en Ĉinio, Rusio, kaj en partoj de Eŭropo kie Albanio estas la ununura tute eŭropa lando kun islama plimulto. sekvita de Bosnio. Kun ĉirkaŭ 1.5 miliardoj da sekvantoj aŭ 22% de la tutmonda loĝantaro en 2009,[10] Islamo estas la dua plej granda religio kaj unu el la plej rapide kreskantaj en la tuta mondo.[11][12]
|}
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj mgmpPRC
; $2
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search