Izotopoj de plumbo

La izotopoj de plumbo (Pb) estas konataj de masnumeroj inter 178 kaj 215.

Plumbo havas kvar stabilajn izotopojn 204Pb, 206Pb, 207Pb, 208Pb kaj unu sufiĉe oftan radioaktivan izotopon 202Pb kun duoniĝotempo de ~53000 jaroj.

La norma atompezo estas 207,2(1) u.

Plumbo estas elemento kun la plej granda numero kiu havas stabilajn izotopojn, ĉiu la sekvaj elementoj estas radioaktivaj. La sekva 209Bi, longe konsiderata kiel stabila, reale havas duoniĝotempon de 1,9×1019 jaroj.

Izotopoj de plumbo okazas en la radioaktivaj ĉenoj de aktinio, radiumo kaj torio kaj estis konataj kiel:

  • radiumo G: 206Pb
  • aktinio D: 207Pb
  • torio D: 208Pb
  • radiumo D, radio-plumboradioaktiva plumbo: 210Pb
  • aktinio B: 211Pb
  • torio B: 212Pb
  • radiumo B: 214Pb

Izotopoj de plumbo estas la finaj eroj de radioaktivaj ĉenoj:

  • 206Pb estas la fino de la urania/radiuma serio de 238U.
  • 207Pb estas la fino de la aktinia serio de 235U.
  • 208Pb estas la fino de la toria serio de 232Th.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search