Jakoba Vojo

La Jakoba Vojo tra Eŭropo
La konkoj markas la Jakoban Vojon.
Katedralo de Santiag-de-Kompostelo, aŭgusto 2005.
Ĉefaltaro kun la bildo de Jakobo Pilgrimanto en la Katedralo de Santiago-de-Kompostelo, sub ĝi troviĝas la tombo de la Apostolo.
Monda heredaĵo de UNESKO

Jakoba VojoVojo de Sankta Jakobo (galege: Camiño de Santiago, [ka'miɲo de san'tjago], hispane: Camino de Santiago) estas fasko da vojoj kiuj kondukas el Okcident-Eŭropo al la tombo de la apostolo Jakobo en la galega urbo Santiago-de-Kompostelo.

Oni ĉefe konas sub la nomo Jakoba Vojo la parton en la norda Hispanio inter Pireneoj kaj la tombo de Jakobo, laŭ kiu situas la iamaj reĝaj urboj Jaca, Pamplono, Estella, Burgoso kaj Leono (Hispanio). La origino de tiu vojo situas en la unua duono de la 11-a jarcento.[1]

Pilgrima gvidlibro el la 12-a jarcento, en la Jakoba libro (latine: Liber Sancti Iacobi), kiu estis la ĉefa fonto de la jakoba kulto en la mezepoko, indikas kvar aliajn vojojn en Francio, kiuj kuniĝas en la Pireneoj. Post la revivigo de la pilgrimado al Santiago-de-Kompostelo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la hispana ĉefvojo iĝis parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en 1993.[2]

La jakoba estis la lasta el la tri grandaj kristanaj pilgrimadoj kiuj aperis. Kreskanta nombro de homoj faris ĝin dum la Mezepoko, pro fervoraj kialoj, konsiderante, ke la restaĵoj de la apostolo havus kapablon por propeti antaŭ Dio. Ĝia populareco disvastiĝis inter la okcident-eŭropaj reĝlandoj kaj ĝuis la subtenon kaj de ekleziaj kaj de civilaj aŭtoritatoj kaj privataj personoj, kiuj estis implikitaj en la kreado de vasta infrastrukturo kiu ofertis al pilgrimantoj gastigadon kaj asistadon. Ili ankaŭ eldonis laŭleĝajn normojn por protekti ilin dum la vojaĝo.[3] Dum la historio, ĝi spertis du gravajn krizojn: la unua estis en la 16-a jarcento pro la tipologio de tiuj, kiuj trairis la jakobajn itinerojn kaj la aperon de protestanta teologio. La dua estis kaŭzita de la procezo de eŭropa sekularigo kiu komenciĝis post la Franca Revolucio kaj perdo de la infrastrukturo estis la plej grava kaj kaŭzis ĝian malaperon en la mezaj jardekoj de la 20-a jarcento, kvankam dum la dua duono de tiu jarcento ĝi rimarkinde reakiris laŭ populareco kaj infrastrukturo. La nombro de pilgrimantoj alvenantaj en Santiago-de-Kompostelo ne ĉesis pliiĝi ekde la 1990-aj jaroj kaj en 2018 ĝi atingis la plej altan nombron ekde registrado de rekordoj: 327.000 homoj.[4]

En 1998 ankaŭ la kvar aliaj en la Liber Sancti Iacobi menciitaj francaj vojoj ricevis tiun titolon. Jam en la jaro 1987 la Konsilio de Eŭropo konfirmis la gravecon de la vojoj en la historio de la konstruo de Eŭropo. Ili estis lokoj de renkontiĝoj por la civitanoj kaj helpis kulturan dialogon dum la historio. La Konsilio de Eŭropo instigis la eŭropajn landojn trovi kaj reuzigi malnovan padojn de la jakobaj pilgrimuloj en la tuta Eŭropo[5] kiel ian koherigan Eŭropan reton de "eŭropaj kulturaj vojiroj" montrantaj la Eŭropajn komunajn heredaĵojn kaj memoraĵojn[6] kaj rekomendis ties identigon.[7]

  1. Routes of Santiago de Compostela: Camino Francés and Routes of Northern Spain. UNESCO.
  2. Starkie, Walter. (1957) The Roads to Santiago: Pilgrims of St. James.
  3. Hispanaj spuroj en Flandrujo. Turismo de Belgio. Arkivita el la originalo je 1-a de aprilo 2012.
  4. Cole, Bethan. (2003) Walking the Camino de Santiago. Pili Pala Press, p. 179. ISBN 0-9731698-0-X.
  5. Noto : pragmata elekto sen iu ajn historia bazo. Pilgrimuloj de Sankta Jakobo ekzistis ĉie en Eŭropo. Tio ne signifas, ke vojoj al Kompostelo ekzistis ĉie en la kontinento. Tamen ĉiam ekzistis ekonomiaj interesoj pri tio (ref. 2)
  6. Lola Parra Craviotto, "Kaj Eŭropo kreis Kompostelon", Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-a de aŭgusto 2018, kontrolita la 16-an de septembro 2018.
  7. Aruna Vasadevan. “Santiago de Compostela (Korunjo, Hispanio)”, Southern Europe: International Dictionary of Historic Places. Taylor & Francis, p. 621–624. ISBN 978-1-134-25965-6.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search