Jakuta lingvo

Jakuta lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Northern Siberian
Parolantoj 450 000
Skribo cirila alfabeto, Sakha scripts
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sah
  Glottolog yaku1245
Angla nomo Yakut
Franca nomo iakoute
vdr
Situo de la jakuta meze de la hodiaŭa tjurka lingvaro

Jakuta lingvo (jakute саха тыла, saĥa tyla) estas lingvo de jakutoj, plejparte parolata en Jakutio, kie ĝi havas ofician staton, kaj en apudaj regionoj de Rusio. Ĝi apartenas al la tjurka lingvaro, kie ĝi formas apartan jakutan branĉon.[1]. Laŭ censo de jaro 2010, tuta nombro de parolantoj de la jakuta en Rusio estas 450 140 homoj, absoluta plimulto de kiuj loĝas en Jakutio.

La jakuta estas konsiderata aparta branĉo de la tjurka lingvaro plejparte pro granda kvanto de leksiko de necerta deveno, eble iam pruntita el iuj prasiberiaj lingvoj.[2] Krome, la lingvo enhavas multajn mongolajn pruntovortojn, kaj post anekso de Jakutio fare de la Rusia Imperio ĝi ankaŭ pruntis multajn vortojn el la rusa.[3]

  1. Убрятова Е.И. Якутский язык // Лингвистический энциклопедический словарь / Главный редактор В. Н. Ярцева. — М.: Советская энциклопедия, 1990. — 685 с. — ISBN 5-85270-031-2. ruse
  2. Харитонов Л.Н. Самоучитель якутского языка. Якутск, 1987.
  3. Антонов Н.К. Якутский язык // Языки мира: Тюркские языки / Отв. ред. Э.Р. Тенишев. — М.: Индрик, 1997. — С. 513—524. — ISBN 5-85759-061-2. С. 522—523.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search