Jangzio

Jangzio
ĉine: 扬子江, pinjine: Yángzǐ Jiāng
rivero
Vido de gorĝo Kutang laŭlonge laŭ Jangzio el Baidiĉeng
Oficiala nomo: 扬子江
Signifo de la nomo: Longa rivero
Kutime nomata: 长江
Lando Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio
Trafluas tra provincoj
Kelkaj gravaj alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Gravaj urboj
Fontrivero Geladaindong
 - situo Tibeta Altebenaĵo, Tanggula, Ĉinghajo
 - alteco 5 042 m
 - koordinatoj 33° 25′ 44″ N 91° 10′ 57″ O / 33.42889 °N, 91.18250 °O / 33.42889; 91.18250 (mapo)
Enfluejo Orientĉina Maro
 - alteco m
 - koordinatoj 31° 23′ 37″ N 121° 58′ 59″ O / 31.39361 °N, 121.98306 °O / 31.39361; 121.98306 (mapo)
Suma longo 6 300 km (3 915 mi)
Suma akvokolektejo 1 808 500 km² (180 850 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 30 166 /s
 - maksimuma 70 800 /s
 - minimuma 2 000 /s
Mapo de rivero
Mapo de rivero
Mapo de rivero
Mapo de akvokolekteja areo de Jangzio
Mapo de akvokolekteja areo de Jangzio
Mapo de akvokolekteja areo de Jangzio
Vikimedia Komunejo: Chang Jiang
Map

Jangzio[1] (Pinjino: Cháng Jiāng: "Longa rivero"), ankaŭ nomata Blua Rivero, estas la plej longa rivero en Azio kaj post la Amazono kaj Nilo, la tria plej longa riverego de la mondo. (En ĉina E-a medio uzatas la formo Yangzi-rivero)

Ĝi trafluas 6.300 km, el kiuj ŝipveturebla estas 2.800 km en Ĉinio. La akvokolekta areo estas 1.970.000 km², kie vivas ĉirkaŭ 350 milionoj da homoj. Tie troviĝas duono de la agrikultura kaj pli ol 40% de la industria produktado de Ĉinio. Ĉe la buŝo (elfluo) ĝi liveras averaĝe ĉirkaŭ 35.000 m³ akvon je sekundo.

La Jangzio fontas en la alto de ĉirkaŭ 5.500 m sur la Tibeta Altebenaĵo kaj trakuras en la supra kaj meza fluo ĝis Yichang multajn ravinojn, gorĝojn ktp. La plej konata estas la Tri Gorĝoj inter Chongqing kaj Yichang, kie oni konstruis akvo-energiocentralon, la t.n. Baraĵo Tri Gorĝoj, tiel estiĝas 600 km longa diglago. Poste fluas la rivero pli malrapide kaj larĝe tra la Mezĉina Ebenaĵo. La unua granda natura detena lago, kiu plenumas gravan funkcion en defendo kontraŭ la superfluoj, estas la Lago Dongting. Ĝia akvonivelo, ĝis etendiĝo varias laŭ la alvenanta akvokvanto kiel ĉe la plej granda lago de Ĉinio, la Lago Pojang. La Imperiestra Kanalo interligas Jangzion ĉe Jangĝoŭ al Flava Rivero. Ĉe Ŝanhajo elfluas ĝi al riverdelto en la Orientĉina Maro.

Gravaj urboj de Jangzio estas Chongqing, Vuhano, Nankino kaj Ŝanhajo. Aliaj preterpasataj urboj estas Jibino, Luzhoŭ, Jangĝoŭ, Jiĉang, Ĉĵencjan, Jiŭjiango, Ankingo, Tonglingo, Vuĥu, Ĉĵencjan, Nantong ktp.

Tiu rivero estas la plej longa en la mondo kiu fluas entute ene de unusola lando. Ĝi drenas unu kvinonon el la tera areo de Ĉinio (PRĈ) kaj ties riverbaseno estas hejmo de unu triono de la enlanda loĝantaro.[2] La Jangzio estas ankaŭ unu el plej grandaj riveroj laŭ volumo de akvoŝarĝo en la mondo, fakte la sesa.

La rivero Jangzio ludis gravan rolon en la historio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio. La prospera Jangzia Riverdelto generas tiom multe kiom ĝis 20% el la historia malneta enlanda produkto de Ĉinio. La rivero Jangzio fluas tra ampleksa gamo de ekosistemoj kaj estas ĝi mem habitato de kelkaj endemiaj kaj endanĝerigitaj specioj kiaj la Ĉina aligatoro, la Nigra foceno, la Elefanta fiŝo, la (eble formortinta) Blanknaĝila delfenobaiji, kaj la Jangzia acipensero. Dum miloj da jaroj, la rivero estis uzata por akvo, irigacio, akvoeligado, transportado, industrio, limo-markado kaj milito. La Baraĵo Tri Gorĝoj sur la rivero Jangzio estas la plej granda akvobaraĵo en la mondo.[3][4]

En ĵusaj jaroj, tiu rivero estis suferinta pro industria poluado, agrikultura produktado, sedimentigo, kaj perdo de malsekejoj kaj lagoj, kion malbonigas laŭsezonaj inundoj. Kelkaj sekcioj de la rivero estas nune protektitaj kiel naturaj rezervejoj. Zono de la Jangzio kiu fluas tra profundaj gorĝoj en okcidenta Junano estas parto de la Junanaj Protektitaj Areoj de la Tri Paralelaj Riveroj, nome Monda heredaĵo de Unesko. Meze de 2014 la ĉina registaro anoncis ke ĝi konstruos multnivelan transportan reton, kiu enhavas fervojojn, ŝoseojn kaj flughavenojn, por krei novan ekonomian zonon laŭlonge de la rivero.[5]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 495
  2. [1]. Alirita la 10an de Septembro 2010. En ĉina.
  3. Three Gorges Dam, China : Image of the Day. earthobservatory.nasa.gov. Alirita 2009-11-03.
  4. International Rivers, Three Gorges Dam profile Arkivigite je 2009-04-20 per la retarkivo Wayback Machine, Alirita la 3an de Aŭgusto, 2009
  5. "New stimulus measures by China to boost economic growth", 'Beijing Bulletin'. Kontrolita 12a de Junio 2014. Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2016-01-22.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search