![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri programlingvo. Por insulo rigardu la paĝon Javo. Por (homa) lingvo legu la artikolon Java lingvo. Por reta programlingvo disponeblas la paĝo JavaScript. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Java (apartigilo). |
Ĝavo / Java (angle) | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
programlingvo sur Java Virtuala Maŝino • programaro • multparadigma programlingvo | ||
Paradigmo: | Objektema, struktura, imperativa | |
Paradigmo(j): strukturita programado • objektema programado • funkcia programado • ordonema programado • klas-baza programado • reflektado • komuna programado • kunruleca objektema programado • komponanto-baza programado | ||
Aperis en: | 1995 | |
Aŭtoro(j): | Sun Microsystems | |
Tipa sistemo: | Statika, forta, protektita, nominativa, manifest-bazita | |
Programlingva(j) dialekto(j): | Generic Java, Pizza | |
Kreita sub la influo de: | Objective-C,[1] Ada 83, Objektema Paskalo,[2] UCSD-Paskalo[3][4] C++, C#,[5][6] Eiffel,[7] Smalltalk, Mesa,[8] Modula-3,[9] Generic Java | |
Havas influon sur: | Ada 2005, C#, Clojure, D, ECMAScript, Groovy, J#, PHP, Scala, JavaScript, Python, BeanShell | |
Permesilo(j): | Ĝenerala Publika Permesilo de GNU / Java Community Process | |
Retejo: | http://java.sun.com | |
Java (esperantigite Ĝavo kaj Javo[10], dumprojekta nomo Green Project) estas programlingvo kreita de Sun Microsystems 23-an de majo 1995 sendependa de la operaciumo, tio signifas ke ĝi funkcias sur virtuala maŝino, kaj ĉi tiu estas dependa de la operaciumo. Do, se oni uzas nur funkciojn de java, oni povos unufoje skribi, ĉie ajn funkciigi ĝin.
Java komenciĝis kun la celo fari TTT-paĝojn pli interaktivaj: anstataŭ la kutima parado de tekstoj, bildoj, sonoj kaj filmo (k.e. fiksita informo), Java ebligas al vi aldoni apletojn (angle: applets) aŭ komputilan inteligentecon al TTT-paĝo (per la HTML-marko <APPLET>). Ĉi-tage oni povas programi riĉan uzinterfacon en Java-apleto rulanta sur la propra komputilo, kaj tamen respekti la privatan sekurecon.
Kiel C++, Java estas objektema ido de C. Sed malsimile al C++, ĝi estas tradukata en duonkodon (angle: bytecode), kiu poste estas interpretata de Virtuala Maŝino, ekzemple en TTT-legilo kiu regas Java-n. La duonkodo estas sendependa de iu maŝino aŭ operaciumo: anstataŭe, la virtuala maŝino devas interpreti la kodon por sia sistemo. Tia maŝino estas konata kiel la Java Virtuala Maŝino.
Java-programoj ruliĝas ne nur en TTT-legiloj (kiel apletoj), sed ankaŭ kiel sendependaj programoj (kiel apliko). Cetere oni uzas Java-n en serviloj (ekzemple per JSP kaj servletoj) kaj ankaŭ por faboj. (Vidu "Specoj de Programoj" ĉisube). La apletoj estas nur la plej rimarkebla uzo de Java per simplaj uzantoj.
En 2000, Microsoft enkondukis novan lingvon, C#, por rivali Java-n. Ĝi estas ido de C++, kiu penas kuraci la difektaĵojn de Java.
Plejparte, se vi jam regas C++, por lerni Java-n vi devas lerni la klasaron de Java, kiu estas pli plena ol tiu de C++. Por verki en Java idiotisme kaj trafe, vi devas lerni el la ekzemploj de efektivaj programoj, kiel kun iu ajn lingvo maŝina aŭ homa. Multe da fontkodo ekzistas enrete.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search