Jemena Araba Respubliko

Jemena Araba Respubliko
Norda Jemeno
Origina nomo:
الجمهوريّة العربية اليمنية
al-Ĝumhūrījah al-`Arabījah al-Jamanījah
 Reĝlando Jemeno 19621990 Jemeno 

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Situo de la Jemena Araba Respubliko sur la araba duoninsulo
Situo de la Jemena Araba Respubliko sur la araba duoninsulo
Ĉefurbo:
Areo:
195 000 km² 1990
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
7 160 981 1990
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
nordjemena rialo
Pereo:
Unuiĝo de Jemeno
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Jemeno Reĝlando Jemeno
Postsekvaj ŝtatoj:
Jemeno Jemeno
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj

Unuiĝintaj Nacioj

vdr

La Jemena Araba Respubliko inter la jaroj 1962 kaj 1990 estis ŝtato sur la teritorio de Norda Jemeno, la nordokcidento de Jemeno, kiu antaŭe historie estis konkerita de la Otomana Imperio. La ŝtato ekestis post puĉa finigo de la monarkio Reĝlando Jemeno la 26-an de septembro 1962.

Unua prezidento de la respubliko inter la jaroj 1962 kaj 1967 estis Abdullah as-Sallal. Tamen dum la sekva jaro ekestis civila milito kun rojalismaj triboj, kiuj daŭre subtenis la antaŭan reĝon Muhammad al-Badr kaj ricevis helpon el Sauda Arabio. La respubliko kontraŭe ricevis armean helpon de Egiptio, sed dum la sestaga milito inter Israelo unuflanke kaj Egiptio, Jordanio kaj Sirio dum junio 1967 la egiptaj armeanoj estas retirataj el la lando. Fakte la Jemena Araba Respubliko ĝis la jaro 1967 estis unuiĝinta kun Egiptio. zurückbeordert wurden. Dum la oficoperiodo de la sekva prezidento Abdul Rahman al-Irjani inter 1967 kaj 1974 interalie okazis limaj bataloj kun la ekde novembro 1967 ekzistanta socialisma Demokratia Popola Respubliko Jemeno en Suda Jemeno - sed tiuj bataloj povis esti finitaj dum la jaro 1970. Dum 1974 la prezidanto Al-Irjani devis demisii pro armea premo de la armeestro Ibrahim al-Hamdi. Tiu malvalidigis la ŝtatan konstitucion, sed jam dum 1977 estis senpotencigita. Ekde la jaro 1978 la prezidento Ali Abdullah Salih regis la landon kaj la 22-an de majo 1990 atingis la reunuiĝon kun Suda Jemeno.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search