Jemeno (arabe اليمن, al-Jaman) estas lando en okcidenta Azio kaj en la sudokcidento de la Araba duoninsulo [1]. Jemeno limas al Sauda Arabio nord , Omano oriente, Adena Golfo kaj Araba Maro sude kaj Ruĝa Maro okcidente. La ŝtatoj Ĝibutio kaj Eritreo situas proksimume 20 respektive 30 kilometrojn de ĝi trans la Ruĝa Maro. Al Jemeno ankaŭ apartenas la Sokotra insularo kaj multaj pli malgrandaj insuloj en la Bab al-Mandab, en Ruĝa Maro kaj la Araba Maro. Tamen, ĉar la ŝtato Jemeno fiaskis pro la enlanda milito pluraj faktaj ŝtatoj nuntempe ekzistas sur la iama teritorio.
La Jemena Respubliko kreiĝis dum la 1990-aj jaroj rezulte de unuiĝo de la du ŝtatoj Jemena Araba Respubliko en Norda Jemeno kaj Demokratia Popola Respubliko Jemeno en Suda Jemeno. Unuigo de la ŝtataj strukturoj okazis en 1993 [2].
Pro diversaj internaj konfliktoj, terorismo, gravaj diferencoj inter la sudo kaj la nordo kaj korupto, la lando povis profiti malmulte ekonomie de siaj naftorezervoj kompare kun aliaj landoj en la araba mondo. Kun malneta enlanda produkto de 1 061 USD pokape, Jemeno estas la plej malriĉa lando sur la Araba Duoninsulo[3]. En la lastaj jaroj, progreso estis farita en pluraj lokoj, sed ekzistas ĝeneraligitaj timoj de gravaj ekonomiaj kaj politikaj problemoj se la naftoresursoj elĉerpiĝas.
Jemeno pintas en la Indekso de malsukcesaj ŝtatoj kaj estas lasta en la Tutmonda Indekso de Malsato. Laŭ la UN, 75% de la loĝantaro de la lando bezonis humanitaran helpon (en 2019). 70 procentoj de la loĝantaro dependas de internacia helpo por pluvivi.
Islamo estas la ŝtata religio kaj validas la ŝaria juro. La strikta orientiĝo de la juro kondukas al la neado de multaj homaj rajtoj, kiel ekzemple la libereco elekti sian religion.
La ĉefurbo kaj plej granda urbo de la lando estas Sanaa. La lando havas ĉirkaŭ 28 milionojn da loĝantoj kaj areon de 527 968 km².
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search